Lago de Paterswolde

lago en Nederlando
(Alidirektita el Paterswoldsemeer)

La Lago de Paterswolde (nederlande: Paterswoldse meerPaterswoldermeer) estas lago sudokcidente de la urbo Groningen sur la limo de la provincoj Groningen kaj Drenthe.

Restoracio De Paalkoepel (Scholten, 1908) je la Meerweg de Paterswolde al Haren (suda flanko).
Muelejo De Helper

Priskribo redakti

La lago inkluzive la Hoornsemeer estas 270 ha granda. Je la orienta flanko la lago estas konektita per la kluzo la Nijveensterkolk kun la kanalo Hoornsediep, restaĵo de la Drentsche Aa, kaj per tio al la Noord-Willemskanaal. Sur la digeto flanke de la Hoornsediep, la Hoornsedijk, situas parto de la Pieterpad. Je la suda flanko la lago estas limigita per la Meerweg, la vojo de Haren al Paterswolde. Sude de tio situas la lago Friese Veen (Frisa torfomarĉo).

Sur la orienta bordo de la lago situas ekde 1971 la poldermuelejo De Helper (La helpanto) el 1863.

Kvankam la lago estas nomita laŭ la vilaĝo Paterswolde, ĝi grandparte situas en la komunumo Haren.

Eksteraj ligiloj redakti