Pato

kuirilo kun plata malsupro

Pato estas malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti.

Du malsamgrandaj patoj

Kontraŭe al poto, pato estas multe pli malalta kaj faciligas la turnon de la fritaĵo per turnilo. Likvaĵoj pli rapide forvaporiĝas pro la rilato inter la volumeno kaj la surfaco.

Tipaj patkuiraĵoj estas patkukoj aŭ frititaj terpomoj.

Patoj kutime estas fabrikataj el aluminio, ŝtalorustorezista ŝtalo kaj povas havi sur siaj surfacoj polikvarfluoretilenon, kiu evitas la adheradon de la nutraĵoj sur si.

Fotogalerio redakti