Sir Patrick GEDDES (n. la 2-an de oktobro 1854 en Ballater, Aberdeenshire - m. la 17-an de aprilo 1932 en Montpeliero) estis skota botanikisto kaj biologo. Li ankaŭ famiĝis kiel progresema teoristo pri urboplanado kaj edukado.

Patrick Geddes
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1854 (1854-10-02)
en Ballater
Morto 17-an de aprilo 1932 (1932-04-17) (77-jaraĝa)
en Monpeljero
Lingvoj anglagermana
Loĝloko Skotlando
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Francio
Alma mater Royal School of Mines • Imperia Kolegio Londona • Perth Academy
Familio
Edz(in)o Anna Geddes
Infanoj Arthur Geddes • Norah Geddes
Okupo
Okupo urbanizistosociologo • ekologo • botanikisto • scienca ilustristo • filozofobiologogeografo
vdr
Patrick Geddes
Masterplan por Tel-Avivo, 1925

Geddes multe influis la teoriojn de Lewis Mumford, sed ankaŭ multajn aliajn verkistojn de la 20-a jarcento.

Patrick Geddes estis por longa periodo profesoro ĉe la Universitato de Edinburgo. Post kiam Ludoviko Zamenhof sendis al la Edinburga Universitato Duan Libron de l' Lingvo Internacia, kiu eldoniĝis komence de 1888, la universitato esprimis sian dankon al la sendinto, kaj tiam pri Esperanto interesiĝis li kaj la kolega profesoro Charles Saroléa, belgo kaj profesoro pri la franca lingvo.

Eksteraj ligiloj redakti