Patrick Wayne SWAYZE (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1952 en Houston, Teksaso, Usono; mortis la 14-an de septembro 2009 en Los Angeles, Kalifornio) estis usona aktoro, dancisto kaj kantisto, dancstelulo de la filma ĉielo de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Patrick Swayze
Patrick Swayze en 1989
Patrick Swayze en 1989
Persona informo
Patrick Swayze
Naskonomo Patrick Wayne Swayze
Naskiĝo 18-a de aŭgusto 1952
en Houston, Teksaso, Usono Usono
Morto 14-a de septembro 2009
en Los Angeles, Kalifornio, Usono Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Marborda Karolina Universitato • San Jacinto College • Waltrip High School vd
Familio
Patro Jesse Wayne Swayze vd
Patrino Patsy Swayze vd
Gefratoj Don Swayze vd
Edz(in)o Lisa Niemi (1975 – morto)
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • kantaŭtoroaktorodancistokantisto • koreografo • voĉaktoro • filmproduktoro • aikidoka vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Aktiva dum 1987 - 2009
Verkado
Verkoj Ghost vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrick Swayze estis grave malsana ekde 2008. Onkologoj konstatis, ke komencis disvastiĝi tra lia korpo metastazoj kaj ke la aktoro havis tumoron eĉ en la hepato.

Vivo redakti

 
Patrick Swayze en 2006

Lia patrino, Patsy Swayze (naskiĝis en 1927) estis konata koreografiisto en Hollywood. Ŝi laboris ekzemple por la filmoj Urban Cowboy (Urba vakero), Thelma & Louise kaj One last dance (Unu lasta danco). LIa patro, Jesse Wayne (1925-1982) mortis pro korinfarkto. Patrick havis du fratojn, Don (naskiĝis en 1958) kaj Sean (naskiĝis en 1962), kaj fratinon, Vicky (1949-1994). Alia adoptita fratino, Bambi, rolludas en One last dance.

Swayze translokiĝis al Novjorko, kie li edukiĝis kiel profesia baletodancisto.[1] Li unue famiĝis en la rolo de Orry Main en la televida serio North and South (Nordo kaj sudo).

La 12-an de junio 1975 Swayze edziĝis kun sia kolegino Lisa Niemi, kun kiu li vivis norde de Los-Anĝeleso. Ili ne havis gefilojn. Lisa gravediĝis en 1990, sed perdis la bebon en la tria monato, post kio ŝi ne plu gravidiĝis.

Antaŭ la filmo Dirty Dancing (Fidancado), pro kiu li estis nomumita por premio Ora Globo, nur malmultaj el liaj subtenantoj sciis, ke Swayze estis aparte bona dancisto.

Sekvis kelkaj aliaj nomumoj kiel plej bona aktoro; inter ili unu pro la rolo de Sam Wheat kun Whoopi Goldberg kaj Demi Moore en la filmo Ghost (Fantomo) de Jerry Zucker. Alian nomumon li ricevis pro la rolo de reĝinjo (angle: Drag Queen en la filmo To Wong Foo, Thanks for Everything! Julie Newmar (Al Wong Foo, dankon pro ĉio! Julie Newmar). La filmo Point Break (Rompiĝejo) kun Swayze kiel kontraŭulo de Keanu Reeves iĝis kina sukceso.

Post trijara filmopaŭzo, Patrick Swayze aktoris denove en la 1998-a filmo Black Dog (Nigra hundo) kiel la kamionŝoforo Jack Crews. Krom aktoradi li laboris ankaŭ kiel kantisto, kies plej fama titolo estis She’s Like the Wind (Ŝi estas kiel la vento) el la filmo Dirty Dancing.

Post la morto de sia patro en 1982 li luktis kontraŭ alkoholproblemoj. Post kiam sinmortigis sia fratino Vicky en 1994, li decidis kuraciĝi.

En januaro de la jaro 2008 kuracistoj diagnozis pankreatan karcinomon, pro kies sekvoj li mortis fine la 14-an de septembro 2009, 57-jaraĝa.[2] La raportoj pri la evoluo de la malsano kaj la sukceso de la terapio estis kontraŭaj.[3][4]

Filmaro redakti

Jaro Titolo Rolo
1979 Skatetown, U.S.A. Ace Johnson
1983 The Outsiders Darrel "Darry" Curtis
1983 Uncommon Valor Kevin Scott
1984 Grandview, U.S.A. Ernie "Slam" Webster
1984 Red Dawn Jed Eckert
1986 Youngblood Derek Sutton
1987 Dirty Dancing Johnny Castle
1987 Steel Dawn Nomad
1988 Tiger Warsaw Chuck "Tiger" Warsaw
1989 Road House James Dalton
1989 Next of Kin Truman Gates
1990 Ghost Sam Wheat
1991 Point Break Bodhi
1992 The Player Sin mem
1992 City of Joy Max Lowe
1993 Father Hood Jack Charles
1995 Tall Tale Pecos Bill
1995 To Wong Foo, Thanks for Everything! Julie Newmar Vida Boheme
1995 Three Wishes Jack McCloud
1998 Black Dog Jack Crews
1998 Letters from a Killer Race Darnell
2000 Forever Lulu Ben Clifton
2001 Green Dragon Gunner Sergeant Jim Lance
2001 Donnie Darko Jim Cunningham
2002 Waking Up in Reno Roy Kirkendall
2003 One Last Dance Travis MacPhearson
2003 11:14 Frank
2004 Dirty Dancing: Havana Nights Danca instruistino
2004 King Solomon’s Mines Renowned adventurer
2004 George and the Dragon Garth
2005 Keeping Mum Lance
2006 The Fox and the Hound 2 Cash
2007 Christmas in Wonderland Wayne Saunders
2008 Jump! Richard Pressburger
2009 Powder Blue Velvet Larry

Muziko redakti

  • 1987: She’s Like the Wind (feat. Wendy Fraser)

Premioj redakti

En la kategorio plej bona aktoro en komedio/muzikalo Swayze nomumiĝis trifoje por Ora Globo: en 1988 pro Dirty Dancing, en 1991 pro Ghost, kaj en 1996 pro To Wong Foo, thanks for Everything! Julie Newmar.

La nuran filmpremion, kiun li fakte gajnis estis la Aftonbladets TV-pris de la samnoma sveda gazeto.

En 1991 li ricevis de la usona gazeto People Magazine la nomumon de Sexiest Man Alive (Pli seksalloga viro vivanta).

Stelo sur la trotuaro de famo en Holivudo (7018 Hollywood Blvd.) memorigas pri Patrick Swayze.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti