Patrino Armenio (armene Մայր Հայաստան, Majr Hajastan) estas monumento en la formo de ino kiu alegorie reprezentas Armenion kaj estis omaĝita al la venko de la sovetia popolo en la Granda patriota milito.

Patrino Armenio
arkitektura strukturo • monumento [+]

LandoArmenio
SituoErevano
- koordinatoj40° 11′ 43″ N, 44° 31′ 29″ O (mapo)40.1952544.524817Koordinatoj: 40° 11′ 43″ N, 44° 31′ 29″ O (mapo)

SkulptistoAra Harutjunjan
ArkitektoRafael Israelyan

Estiĝo1967

Patrino Armenio (Armenio)
Patrino Armenio (Armenio)
DEC
Patrino Armenio
Patrino Armenio

Map
Patrino Armenio
Vikimedia Komunejo:  Mother Armenia Monument [+]
vdr

Ĝi troviĝas en la Parko de la Venko (armene Aĥtanak) en la centro de Erevano, ĉefurbo de Armenio kaj havas altecon 54 metroj, el kiuj 22 metrojn konsistigas la monumento mem. La granita piedestalo estis farita en 1950 fare de arkitekto Rafael Israelan kaj unue sur ĝi staris la monumento de Stalin fare de skulptisto Sergeo Merkulov. En 1962 tiu lasta estis demuntita kaj en 1967 ĝian lokon okupis la monumento «Patrino Armenio» fare de skulptisto Ara Arutjunan.

Ĝi estas ĉirkaŭita de specimenoj de armiloj, uzitaj dum Granda patriota milito kaj milito en Montara Karabaĥo. Apude troviĝas militista muzeo kaj la Tombo de la Nekonata Soldato.

Vidu ankaŭ redakti