Patriotismo (aŭ patrioteco, patrujismo, landamo) laŭ la Plena Vortaro de Esperanto estas la "amo al patrujo kaj inklino servi al ĝi". La anoj de patriotismo estas patriotoj.

Statuo pri patriotismaj politeknikaj lernejanoj defendintaj la urbon Parizo dum la jaro 1814

Konstitucia patriotismo estas koncepto de la germana politiksciencisto Dolf Sternberger difinita en 1979, kiun sukcese disvastigis la filozofo Jürgen Habermas dum la 1980-aj jaroj. La patrioteco de civitanoj, loĝantoj aŭ individuoj, kiuj alproprigas la konstitucian patriotismon, rilatas ne al iama komuna historio aŭ etna deveno, sed al iliaj komunaj valoroj de demokratia karaktero aperigitaj en la konstitucio.

Ludoviko Lazaro Zamenhof post la Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo dum somero 1907 en la Londona Gildohalo diris:[1]

Citaĵo
 La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opino de gentaj ŝovinistoj, patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistaro ne amas la patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikoj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko ilin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrio parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo – tiam kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi nigraj semantoj de la malamo, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton „amo”, ĉar en via buŝo la sankta vorto „amo” malpuriĝas. 

Julio Baghy, en la facila legolibro La Verda Koro, aldonis:[2]

Citaĵo
 Vera esperantisto sentas, la patrolando estas patra hejmo, la nacia kulturo estras la gepatroj, li file amas ilin. Sed la vera esperantisto sentas ankaŭ tion, la mondo estas patrolando de la tuta homa familio, la diversaj kulturoj estas fratoj, kaj li forte simpatias al ili. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj lingiloj redakti

Patriotismo: Ĉu ĝermo de ŝovinismo?, revuo Kontakto, 2012:1

Referencoj redakti