Patroj de la dezerto

Per la nomo Patroj de la dezerto, estas konata, ene de la Kristanismo, la monaĥoj, ermitoj kaj anakoretoj kiuj en la 4-a jarcento post la konstantina paco abandonis la urbojn de la Romia Imperio (kaj aliaj najbaraj regionoj) por iri loĝi en la soleco de la dezertoj de Sirio kaj Egiptio (pro tia fenomeno famiĝis Tebaida). La unua, inter la konataj, de tiuj anakoretoj estis la egipto Antono Abato.

Ikono de la Kopta Eklezio de Aleksandrio kiu reprezentas al Antono Abato

En la asketismo tiaj "patroj" (en la aramea sing.: abba) kaj patrinoj (amma) serĉis kio en la greka estis nomata kiel hesikasmo, tio estas interna paco por ebligi la mistikan union kun Dio.

Ili estis kvazaŭ radikala atesto de la kristana kredo kiu arigis multajn disĉiplojn dum la tuta Mezepoko kaj iliaj diroj aŭ Apotegmoj estis kompilitaj kaj tradukitaj al diversaj lingvoj kreante literaturan ĝenron, nomata Pateriko.