Patroj kaj filoj

romano far Ivan Turgenev
(Alidirektita el Patroj kaj Filoj)

Patroj kaj Filoj estas romano de 1862 de Ivan Turgenev, lia plej bone konata verko. La titolo de la verko en la rusa estas Отцы и дети [otcí i déti], kio laŭvorte signifas «patroj kaj idoj», kion tradicie oni tradukas en Esperanton kiel Patroj kaj filoj.

Отцы и дѣти
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ivan Turgenev
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1862
Eldonejo The Russian Messenger
Ĝenro politika fikcio • filozofia fikcio
Loko de rakonto Rusia ImperioRusio
vdr
Por la novelo de Ernest Hemingway vidu The Snows of Kilimanjaro.

Historia kunteksto kaj notoj redakti

La patroj kaj la filoj de la romano aludas al la tiuepoke kreskanta disiĝo inter la du generacioj en Rusio; la figuro de la protagonisto Eŭgeno Bazarov estas aludita kiel la «unua bolŝeviko», pro lia nihilismo kaj malakcepto de la malnova ordo.

Turgenev verkis la romanon Patroj kaj filoj responde al la kreskanta kultura skismo, kiun li vidis inter liberaluloj de la 1830-aj1840-aj kaj la kreskanta nihilisma movado. Kaj la nihilistoj (la "filoj"), kaj la liberaluloj de la 1830-aj celis laŭokcidentan socian reformon en Rusio. Aldone, tiujn du pensmanierojn li kontrastis kontraŭ la konservemaj slavofiloj, kiuj kredis, ke la vojo, irota de Rusio, troviĝas en la tradicia spiritualismo de la Rusa Ortodoksa Eklezio.

Patroj kaj filoj rigardeblas kiel la unua tute moderna romano en la literaturo rusa (Malvivaj Animoj de Gogol, alia ĉefa kandidato, fojfoje aludatas poemo aŭ proza eposo laŭ la stilo de la Dia Komedio de Dante). La romano prezentas studaĵon pri duala karaktero, per la iom-post-ioma paneiĝado ĉe Bazarov kaj lia disĉiplo Arkadio de ilia nihilisma negado de emocia sentemo, aparte en la okazoj de la amo de Bazarov al sinjorino Odincov kaj al Feniĉka. Tiu elstara temo pri karaktera dualeco kaj profunda psiĥologia perceptivo estis influonta la plejon de estontaj rusaj romanoj, plej okulfrape eĥata en la romanoj de Lev Tolstoj kaj Dostojevskij.

La romano ankaŭ estis la unua rusa verko, kiu gajnis aprezon en la Okcidenta Mondo, ricevinte la aprobon de bone rekonataj romanistoj kiaj Gustave Flaubert, Guy de Maupassant kaj Henry James, pruvante ke la rusa literaturo multon ŝuldas al Ivan Turgenev.

Precipaj figuroj redakti

(Ĉiuj nomoj estas transskribitaj laŭ la klasika traduko de Kabe.)

  • Eŭgeno Vasiljeviĉ Bazarov — Nihilisto, studento pri medicino, kaj trejnato por fariĝi kuracisto. Kiel nihilisto, li estas mentoro de Arkadio, kaj defianto al la liberalaj ideoj de la fratoj Kirsanov kaj la tradiciaj sentoj rus-ortodoksaj de la propraj gepatroj.
  • Arkadio Nikolaeviĉ Kirsanov — Amiko de Bazarov, ĵus fininta la universitatajn studojn kaj ricevinta la sciencan gradon kandidato (la unua, plej malgranda scienca grado en Rusio). Ankaŭ li estas nihilisto, kvankam lia kredo eble kreskas plie el lia admiro pri Bazarov ol el la propra konvinkiĝo.
  • Nikolao Petroviĉ Kirsanov — Bienulo, liberala demokrato, kaj patro de Arkadio. Komence de la romano li hontis agnoski sian pleban amatinon, Feniĉka, sed influite de Arkadio li finfine edziĝas al ŝi kun la aprobo de sia rigorisma frato Paŭlo.
  • Paŭlo Petroviĉ Kirsanov — Frato de Nikolao, nobelo kun aristokrataj pretendoj, kies idelaloj estas klerismo kaj la angla aristokratismo; samkiel lia frato li celas reformojn. Kvankam li sen entuziasmo toleras la nihilismon, li ne povas rezisti malsimpation al Bazarov.
  • Vasilij Ivanoviĉ Bazarov — Patro de Bazarov, emerita armea ĥirurgo, kaj posedanto de kampara bieneto kaj servutoj. Edukita kaj iom klera en la nocioj de antaŭ 50 jaroj, li tamen sentas — kiel pluraj el la romanpersonoj — ke kampara izoliĝo jam lasas lin nekonanta la modernajn ideojn. Li do estas fidela al tradicioj, interalie li sincere kredas je Dio.
  • Arina Vlasjevna — Patrino de Bazarov; ŝi estas tre tradiciema virino laŭ la maniero de la moskvaninoj de la 15a jc: pia laŭantino de Ortodoksa Kristanismo, virino kun popolaj fabeloj kaj superstiĉoj. Ŝi profunde amas sian filon, sed teruriĝas pri li kaj pri lia malakcepto de ĉiaj kredoj.
  • Anna Sergeevna Odincov — Riĉa vidvino, kiu gastigas la nihilistajn amikojn en sia bieno. Ŝi enamiĝas al Bazarov, sed malpovas konfesi sian amon, pro timo pri la emocia ĥaoso, kian tio povus alporti. Ŝia reciprokata amo kun Bazarov defias lian nihilisman idealon pri malakcepto de ĉia konvencia ordo.
  • Katja (karesnomo de Katerino Sergeevna) — Karaktero simila al Arkadio, la pli juna fratino de Anna. Ŝi komforte loĝas kun sia fratino sed malhavas memfidon, ne povante eskapi el la ombro de Anna Segeevna. Impresite de Anna Sergeevna, Arkadio ne tuj aprezas Katajn, al kiu li tamen finfine enamiĝas, edziĝas, kaj morale submetiĝas.
  • Feniĉka — Servantino de Nikolao, al kiu li enamiĝis kaj patris infanon ekster geedzeco. La implicitaj baroj al ilia geedziĝo estas malsamo de klaso, kaj la sentimentala rememoro pri la mortinta edzino de Nikolao.

Temoj redakti

Konflikto de generacioj redakti

Bazarov (ĉeftipa nihilisto) disputas kun Paŭlo Kirsanov (tipa liberalulo el la generacio de la 1840-aj) pri la naturo de nihilismo kaj ties utilo al Rusio en epizodo, kiu demonstras la lukton inter la patroj (t.e. la liberaloj de la 1840-aj) kaj iliaj nihilistaj «filoj»:

 
 … Oni parolis pri unu el la najbaraj bienuloj. «Sentaŭgulo, aristokrataĉo», indiferente diris Bazarov, kiu renkontadis lin en Peterburgo.

— Permesu al mi demandi vin, — komencis Paŭlo Petroviĉ, kaj liaj lipoj tremis, — laŭ via opinio la vortoj «sentaŭgulo» kaj «aristokrato» signifas la samon?

— Mi diris: «aristokrataĉo», — respondis Bazarov, malrapide sorbante sian teon.

— Jes; sed mi supozas, ke vi havas la saman opinion pri la aristokratoj kaj aristokrataĉoj. Mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi. Mi kuraĝas diri, ke ĉiuj konas min kiel homon liberalan kaj amantan la progreson; sed ĝuste tial mi estimas la aristokratojn, la verajn. Rememoru, estimata sinjoro (de tiuj ĉi vortoj Bazarov levis la okulojn al Paŭlo Petroviĉ), rememoru, estimata sinjoro, — ripetis li per akra voĉo, — la anglajn aristokratojn. Ili ne cedas eĉ minimume de siaj rajtoj, kaj tial ili respektas la rajtojn de la aliaj; ili postulas la plenumon de la devoj rilate al ili; kaj tial ili mem plenumas siajn devojn. La aristokrataro donis la liberecon al Anglujo kaj subtenas ĝin.

— Ni aŭdis multfoje ĉi tiun rakonton, — diris Bazarov, — sed kion vi volas pruvi per tio?

— Estimata sinjoro, mi volas pruvi per tio (…) ke sen la sento de la memestimo — en la aristokrato ĉi tiu sento estas tre forta — ekzistas nenia firma fundamento por la socia … bien public … por la socia konstruaĵo. La individuo, estimata sinjoro, jen la ĉefa afero; la homa individuo devas esti fortika, kiel ŝtonego, ĉar sur ĝi ĉion oni konstruas. Mi tre bone scias, ekzemple, ke vi trovas ridindaj miajn kutimojn, mian kostumon, mian amon al pureco, sed ĉio ĉi estas rezultato de la sento de l’ memestimo, de la sento de la devo, jes sinjoro, de la devo. Mi vivas en la kamparo, en provinca angulo, sed mi ne malzorgas mian personon, mi estimas en mi la homon.

— Permesu, Paŭlo Petroviĉ, — diris Bazarov, — vi estimas vin kaj sidas kun krucitaj brakoj; kian utilon tio donas al bien public? Se vi ne estimus ĝin, vi farus la samon.

Paŭlo Petroviĉ paliĝis.

— Tio estas tute alia demando. Mi tute ne volas klarigi al vi nun, kial mi sidas kun krucitaj brakoj, kiel vi diras. Mi volas nur rememorigi al vi, ke la aristokratismo estas principo, kaj ke nur nemoralaj aŭ senvaloraj homoj povas en nia tempo vivi sen principoj. (…)

— Aristokratismo, liberalismo, progreso, principoj, — ripetis Bazarov, — kiom da fremdaj por la rusoj … kaj senutilaj vortoj! La rusoj tute ne bezonas ilin.

— Kion ili bezonas, laŭ via opinio? Kiam oni aŭskultas vin, oni venas al la konkludo, ke ni estas ekster la homaro, ekster ĝiaj leĝoj. Pripensu, la logiko de la historio postulas …

— Por kio ni bezonas la logikon? Ni vivas tre bone sen ĝi.

— Kiel?

— Jen kiel. Vi, mi supozas, ne bezonas la logikon por meti pecon da pano en vian buŝon, kiam vi estas malsata. Por kio ĉiuj ĉi abstraktaĵoj?

Paŭlo Petroviĉ eksvingis la manojn.

— Mi plu ne komprenas vin. Vi ofendas la rusan popolon. Mi ne komprenas, kiel oni povas malŝati la principojn, la regulojn? Kio direktas vin en la vivo?

— Mi jam diris al vi, onklo, ke ni malŝatas la aŭtoritatojn, — sin miksis Arkadio en la disputon.

— Ni agas, direktataj de tio, kion ni opinias utila, — respondis Bazarov. — En la nuna tempo plej utile estas nei, kaj ni neas.

— Ĉion?

— Ĉion.

— Kion vi diras? Ne sole la arton, la poezion … sed ankaŭ … terure estas diri…

— Ĉion, — kun neesprimebla trankvilo ripetis Bazarov.

Paŭlo Petroviĉ fikse rigardis lin. Li ne atendis tian respondon. Arkadio ruĝiĝis pro plezuro.

— Tamen, permesu, — ekparolis Nikolao Petroviĉ. — Vi ĉion neas, aŭ pli ĝustadire, vi ĉion detruas … Sed oni devas ankaŭ konstrui.

— Tio ne estas nia afero … Antaŭe oni devas purigi la lokon. 
— ĉap. 10ª, traduko de Kabe

Bazarov diras al Paŭlo, ke li abandonos nihilismon kiam Paŭlo sukcesos montri al li «unu solan institucion en nia vivo, familia aŭ socia, kiu ne meritas plenan, senkompatan nuligon». Sed spite al tiu absoluta kondamno al ĉio rilatanta tradician Rusion, Bazarov ankoraŭ kredas, ke estas celo kaj valoro en pura scienco.

Homa emocio kaj amo kiel refuto redakti

La nihilismo de Bazarov diseriĝas fronte de homaj emocioj, specife lia amo al Anna Odincov. Lia nihilismo ne klarigas la doloron kiun kaŭzas al li lia malakceptita amo.

Bazarov revenas al sia familio post ol lin malakceptas Anna. Bazarov plendas al Arkadio, ke «ili, miaj gepatroj, estas okupitaj kaj ne pensas pri la propra nuleco, ili ne sentas ĝian malbonodoron … kaj mi … mi sentas nur enuon kaj koleron» (ĉap. 21ª). La nekapablo de lia teorio klarigi liajn emociojn lin frustras kaj li sinkadas en tediĝon kaj enuon.

Aldone estas la enigmeca Anna Odincov, juna belulino de ordinara deveno. Pro tio, ke ŝi bone edziniĝis kaj june vidviniĝis, ŝi heredis tre komfortan kaj izolan vivon en palaceto de kampara bienego. En letero skribita en la jaro kiam eldoniĝis la romano, Turgenev malkaŝis, ke li konceptis Annan kiel «reprezenta de niaj senokupaj, revemaj, scivolaj kaj malvarmaj epikuraj junaj sinjorinoj, nia nobelinaro». Kaj tamen, kiel ĉe Bazarov, fikcia kreitaĵo de Turgenev ŝargas sin je propra vivo, superante la intelektan planon de la aŭtoro por fariĝi kompleksa kaj perpleksa figuro.

Ŝajne kontenta je la komenco kun sia neligita vivo, Anna trovas sin pli kaj pli allogata al la rekte sincera, nekonformisma, alte inteligenta Bazarov. Ŝi entreprenas preskaŭ senkonscie sublogi emocie tiun sindeklaritan virinumanton, logante lin paŝon post paŝo en paro da atentokaptaj partaĵoj konfesi sian amon. En la intimeco de sia kabineto Anna konfesas, ke ŝi estas «malfeliĉa», ke ŝi «ne havas deziron, volon vivi» ke ŝi serĉas fortan ligitecon kiu estu «aŭ ĉio, aŭ nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedaŭro, sen reveno. Alie, prefere nenio» (ĉap. 17ª).

Kaj tamen, momenton post ol Bazarov malvenkas kaj konfesas sian amon, ŝi firme lin rifuzas. Poste, ŝi torturiĝas, sin alterne akuzante kaj senkulpigante, dum ŝi timadas, ke ŝi eble forĵetis okazon de vera amo. Finfine ŝi decidas, ke «Ne. Dio scias, kien tio alkondukus; oni ne povas ŝerci kun tio; la trankvileco estas la plej bona afero en la mondo» (ĉap. 18ª).

Inverse, Turgenev montras al ni la tradician feliĉecon de Arkadio kaj Nikolao en geedxeco kaj bienestrado kiel la solvon de la malespero de Bazarov kaj de la vivo el senama komforto de Anna. (Arkadio edziĝas al Katja, fratino de Anna Odincov, kvankam li komence estis enamiĝinta al Anna.)

La zenito de la konflikto inter Bazarov kaj la pli aĝa generacio venas kiam Bazarov vundas Paŭlon en duelo. Finfine, Turgenev ankaŭ refutas la Principon pri Sensignifeco de Bazarov, tio estas, la nihilisman ideon ke al la vivo tute mankas signifo kaj ke nenio restas post morto: Bazarov mortas de tifo foririnte de kaj poste reveninte al siaj gepatroj. La fina pasaĵo montas la gepatrojn de Bazarov vizitantaj lian tombon:

 
 Fera barilo ĝin ĉirkaŭas; du junaj abioj estas plantitaj ĉe ambaŭ ĝiaj ekstremoj: Eŭgeno Bazarov estas enterigita en ĉi tiu tombo. Al ĝi, el la proksima vilaĝo, ofte venas du kadukaj maljunuloj: edzo kun sia edzino. Subtenante unu la alian, ili iras per pezaj paŝoj; ili proksimigas al la barilo, falas sur la genuojn, longe maldolĉe ploras, kaj longe, silente rigardas la mutan ŝtonon, sub kiu kuŝas ilia filo; ili interŝanĝas kelke da vortoj, viŝas la polvon de la ŝtono, ordigas la branĉojn de abio, ree preĝas, kaj ne povas forlasi ĉi tiun lokon, kie ili estas kvazaŭ pli proksime de sia filo, pli proksime de la rememoro pri li … Ĉu iliaj preĝoj, iliaj larmoj restos senfruktaj? Ĉu la amo, la sankta, sindonema amo ne estas ĉiopova? Ho, ne! Kiel ajn pasia, peka, ribela koro sin kaŝas en la tombo, la floroj, kreskantaj sur ĝi, pace rigardas nin per siaj senpekaj okuloj; ne sole pri la eterna trankvilo ili parolas al ni, pri la granda trankvilo de la «indiferenta» naturo»; ili parolas ankaŭ pri la eterna repaciĝo kaj pri la vivo eterna … 

Dostojevskij, kiu legis Patrojn kaj Filojn kaj verŝajne ŝatis Bazarovon kiel karakteron, esploras similan temon per la religia savado de Raskolnikov en Krimo kaj Puno.

En Esperanto aperis redakti

La aŭtenta teksto de Kabe redakti

Patroj kaj Filoj
 
Patroj kaj Filoj
Aŭtoro Ivan Turgenev
Eldonjaro 1909
Urbo Moskvo
Eldoninto Librejo Esperanto
Paĝoj 165
 
vdr

La esperanta traduko de la romano fare de Kabe aperis en 1909 kaj estis grava kontribuo al la esperanta literaturo. La aŭtenta teksto de tiu eldono disponeblas en diversaj bibliotekoj, interalie en la Moskva biblioteko de fremdlingva literaturo, kiu ankaŭ disponigas rete legeblan skanaĵon[rompita ligilo]. Tiu teksto, detale komentita, krome haveblas kiel fleksformata bitlibro (laŭ la normo FictionBook) en pluraj bibliotekoj fikŝenbukaj, ekz-e ĉi tie Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine.

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Postaj eldonoj redakti

 
Kovrilo de iu posta eldono

Postaj eldonoj entenas tekston iom ŝanĝitan laŭ la lingvaj preferoj de nekonata redaktoro. La plej okulfrapaj ŝanĝoj estas en la kovrila transskribo de la nomo de la aŭtoro (Turgenjev anstataŭ la Kabea Turgenev) kaj la ĝermaneca interpunkcio en la dialogoj, malpli nuancita ol la ruseca interpukcio de Turgenev kaj Kabe (ekz-e en markado de diferencoj inter la interna kaj la dialoga paroloj).

Kelkaj ŝanĝoj koncernas gramatikon. Ĝenerale, la originala teksto de Kabe estas pli konforma al la stilaj rekomendoj de PAG, kaj tiusence estas konsiderinda plibonigo rilate al la postaj eldonoj. Tamen ĝuste la misredaktita versio estas plej ofte represata, kaj bitigita en la EPUBaj kaj PDFaj eldonoj. Menciindas la eldonoj:

Recenzoj redakti

 
 Ĝi estas pentraĵo de la vivo mem, kiun oni travivas kune kun la aŭtoro. Vere Esperanta stilo. 
— 1910, La Revuo, paĝo 574
 
 Nova majstroverko de nia unua stilisto. Ĝi alportas en nian literaturon unu el ĝiaj plej belaj senmortaj dokumentoj. 
— 1910, Historio de Esperanto I, paĝo 304
 
 Tro rapide tradukita, ĝi nur pale reproduktas la originalon. Kabe ne donis al si la penon ĝuste traduki riĉajn esprimojn de la rusa lingvo. 
— 1929, Bibliografio de Internacia Lingvo, paĝo 375
 
 Estas plaĉe, ke ĉi tiu klasika traduko nun reaperas. Kabe ja meritas la ofte cititan epiteton: «unua stilisto Esperantista», ĉar lia lingvaĵo estas genie simpla — sen naciismoj kaj serpentumaj parolturnoj. Ĉi tiu verko eldoniĝis en 1909; tial arkaismoj ne malestas, tamen tiuj praaĵoj estas glositaj en utila postparolo.
Kion oni povas diri pri la romano mem? Ĝi priskribas la konflikton inter la maljuna aristokrata generacio kaj la juna demokrata intelektualaro en Rusujo ĉirkaŭ 1860. La ĉefa rolulo estas Bazarov — nihilisto, kiu predikas (se tiu «eklezia» vorto estas permesebla) materiisman filozofion; lia kontraŭulo estas Kirsanov, kiu subtenas la valorojn de aristokratismo.
Ĉi tiu seka resumo abisme malsukcesas indiki la potencon de ĉi tiu grandioza romano. Ĝia publikigo estigis furoron en la tiama cara ŝtato, kaj devigis la forflugon eksterlanden de la aŭtoro.
Eble eterna estas la batalo inter konservatismo kaj radikalismo, kiu manifestiĝas en ĉi tiu majstraĵo. La lasta substantivo ne estas hiperbola, sed antaŭ ol miaj komentoj batosiĝos, mi simple rekomendu aĉeton kaj legadon! 
— 1973, D.W. Bisset, Heroldo de Esperanto

Eksteraj ligoj kaj referencoj redakti