Patrologia Graeca (sigle: PG), aŭ Patrologio grekaPatrologiae Cursus Completus, Series Graeca, estas kolektego de verkoj de la Patroj de la Eklezio kaj aliaj antikvaj verkistoj koinelingvajkrekmezepokaj. Temas pri 161 volumoj aranĝitaj inter la jaroj 1856a kaj 1866a far la franca pastro Jacques Paul Migne.

Patrologiae Cursus Completus, Series Graeca
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1857
Loko Parizo
Ĝenro antologio
vdr

La kolekto inkluzivas la orientajn Patrojn kun okcidentaj kiuj verkis antaŭ ol la latina lingvo fariĝos dominanta en Okcidento en la 3-a jarcento. Ekzemple en ĝi aperas la verkoj laŭnorme konataj kiel tiuj de la Apostolaj Patroj de subaspostola literaturo, nome la Leteroj de Klemento[1], Paŝtisto de Hermaso, Origeno el Aleksandrio kaj Ireneo el Liono.

La 161 volumoj estis efektive 166 ĉar la 16-a kaj la 17-a estis dividita en du kaj la 86-a en tri. Aparta fina volumo estis neniam publikigita pro tio ke la presplatoj estis detruitaj de indendio en 1868 en la momento de la presado. [2]

La unua eldono entenanta la latinajn tradukojn de la originaloj, 81 volumoj, estis pretigitaj de 1856 ĝis 1861. La dua eldono entenis, male, la grekan tekston kun la latina traduko; la 166 volumoj estis pretigita de 1857 kaj 1866. La teksto estas skribita jenmaniere: en ĉiu paĝo kolono kolono greklingva flankas latinlingvan kolonon kun la respektivaj samaj tekstoj, En la kazoj en kiuj la greka originalo perdiĝis aŭ ankoraŭ ne troviĝis, ekzemple la kazo de Sankta Ireneo, la tekstaj fragmentoj estas intermititaj per latinaj tradukoj. En unu kazo la originalo estas konservita nur en la siria lingvo. Ofte latinlingvaj estas ankaŭ la informoj pri la aŭtoro.

La unua eldono ne entenis indeksojn, kiuj estis aldonitaj iniciate de la kunlaboranto greka Scholario subforme de listo de aŭtoroj kaj temoj en 1879 kaj fine kiel kompleta indekso en 1883. En 1912 la eldonoj “Apud Fratres Garnier” puplikigis apartan volumojn pro la indeksoj zorge de Ferdinando Cavallera.

La tuta verkaro estas kutime indikata kiel “Migne". Malgraŭ la manko de kritika aparato tiu kolekto provizas fundamentan instrumenton por lo studo de la Patroj de la Eklezio, kies verkojn kutime interesitoj kutime citas baziĝante sur “Migne”.

Migne antaŭe jam redaktis kaj publikigis, inter 1844 kaj 1855 la tekstojn de la Patrologia Latina (Sigle PL) en 217 volumoj.

Listo de la volumoj redakti

Kiel okaze de la Patrologia Latina, la ordo de la aŭtoroj estas sinsekvigitaj, kun kelkaj eesĉeptoj, laŭ kronologia ordo, startinte de la komenciĝo de kristanismo ĝis la kapitulaco de Konstantinopo (1457)

Periodo antaŭ la Unua koncilio de Niceo (325) redakti

VOL 1: Klemento el Romo:
VOL 2: Klemento el Romo, Letero de Barnabaso, Paŝtisto de Hermaso, Letero al Diogneto, Anonima Testamento de la dekdu Patriarkoj
VOL 3-4: Pseŭdo-Dionizio la Areopagano (5-a kaj 6-a jarcentoj), komentoj pri Pseŭdo-Dionizo de Sankta Maksimo la Konfesanto (7-a jarcento), Georgo Pakimero (14-a jarcento)
VOL 5: Ignaco el Antioĥio, Polikarpo de Izmiro, Melitono de Sardio, Papiaso de Hierapoliso, Apolono de Efeso, ktp.
VOL 6: Justino Martiro, Taciano el Asirio, Teofilo el Antioĥio, Ermio, Atenagoro de Ateno.
VOL 7: Ireneo el Liono
VOL 8-9: Klemento de Aleksandrio
VOL 10: Gregorio Taŭmaturgo, papo Zefireno, Seksto Julio Afrika, Urbano la 1-a, Hipolito de Romo, Teognosto de Aleksandrio. ktp
VOL 11-17: Origeno
VOL 18: Metodo el Olimpio, Aleksandro de Lokopolo, Petro la 1-a de Aleksandrio. Teodoro el Mopsuestio, ktp.

Periodo post la Unua koncilio de Niceo (325) redakti

4-a jarcento redakti

VOL 19-24: Eŭzebo de Cezareo
VOL 25-28: Atanazio de Aleksandrio
VOL 29-32: Bazilo la Granda
VOL 33: Cirilo de Aleksandrio, Apolinario de Laodikeo, Diodoro de Tarso, Petro la 2-a episkopo de Aleksandrio, Timoteo episkopo de Aleksandrio, Isaako eksa judo
VOL 34: Makario la Granda kaj Makario de Aleksandrio
VOL 35-37: Gregorio de Nazianco, Bazilo la Plijuna, episkopo de Cezareo (10-a jarcento)
VOL 38: Gregorio de Nazianco, Cezario de Nazianco, Nektaro de Konstantinopolo
VOL 40: Egiptaj patroj: Sankta Antonio Abato, Pakomio abato, Serapiono episkopo de Thmuis, Jesaja abato, Orsisio, Teodoro abato. Aliaj: Asterio episkopo de Amaseia, Nemesio, Hieronimo Teologo Greka, Serapiono de Antioĥio, Filo episkopo de Karpasia, Evagrio de Ponto
VOL 41-42: Epifanio de Salamino
VOL 43: Epifanio de Salamino, Nono de Panopolo
VOL 44-46: Gregorio de Nyssa

5-a jarcento redakti

VOL 47-64: Johano Krizostomo
VOL 65: Severiano episkopo de Gabala, Teofilo de Aleksandrio, Paladio el Galatia, Filostorgio, Atiko el Konstantinopolo, Proklo de Konstantinopolo, Flaviano de Konstantinopolo, Marko Ermito, Marko Diadoko, Marko Diakono
VOL 66: Teodoro el Mopsuestio, Sinesio de Cireno, Arseno la Granda
VOL 67: Sokrato Sckolastika, Sozomeno
VOL 68-76: Cirilo de Aleksandrio
VOL 77: Cirilo de Aleksandrio, Teodoto de Ankiro, Paŭlo episkopo de Emesa, Akacio de Beroea, Johano de Antioĥio (patriarko), Memnon episkopo de Efeso, Akacio episkopo de Metileno, Rabula, Fermo episkopo de Cezareo, Amfilocko de Sida
VOL 78: Izidoro de Pelusio
VOL 79: Nilo de Sinaja
VOL 80-84: Teodoreto de Kiro
VOL 85: Bazilo de Seleŭkio, Eŭtalio, Johano de Skarpanto, Eneo de Gaza, Zaĥaria Skolastika, Gelasio de Ciziko, Teotimo, Amonio Saka, Andreo Episkopo de Samosata, Genadio de Konstantinopolo, Kandido, Antipatro de Bostro, Dalmatio, episkopo de Ciziko; Timoteo, Episkopo de Bejruto; Eŭstako, Episkopo de Bejruto.

6-a jarcento redakti

VOL 86a: Presbitero Timoteo de Konstantinopolo, Jaohano Masencio, Teodoro la Lektoro; Prokopio, Diakono de Tiro, Teodoro episkopo de Skitopolo; Timoteo, Presbitero de Jerusalemo, Papo Teodozo la 1-a de Aleksandrio, Eŭzebo de Aleksandrio, Eŭzebo de Emesa, Gregencio de Taphar, Patriarko Epifanio de Konstantinopolo, Isako de Ninivo, Sankta Barsanofio, Eŭstacio monaĥo, imperiestro Justiniano, Agapeto la Diakono, Leoncio
VOL 86b: Leoncio (daŭrigo), Patriarko Efraim de Antioĥio, Paŭlo la Silenta, Eŭtiko de Konstantinopolo, Evagrio Skolastika, Eŭlogio el Aleksandrio, Simeono Stilita la plijuna, Patriarko Zakario el Jerusalemo, Patriarko Modesto de Jerusalemo, Anonimulo pri persa sieĝo de Jerusalemo, Ĝiovio, Erekcio Episkopo de Antioĥio de Pisidio, Petro Episkopo de Laodikeo.

7-a jarcento redakti

VOL 87a-87b: Prokopio de Gaza
VOL 87c: Prokopio el Gaza, Johano Moska, Sankta Sofronio, Aleksandro monaĥo.
VOL 88: Kosma Indikopleŭsto, Konstantino Diakono, Johano Klimako, Agacio, Gregorio Episkopo de Antioĥio, Johano la 4-a Nesteuta, Patriarko de Konstantinopolo, Doroteo de Gaza
VOL 89: Anastazio la Sinaita, Anastazio de Antioĥio, Anastazio Abato, Anastazio la 4-a Patriarko de Antioĥio, Antioko el Sabo
VOL 90: Maksimo la Abato
VOL 91: Sankta Maksimo la Konfesanto, Talasio Abato, Teodoro de El-Tor
VOL 92: Chronicon paschale
VOL 93: Olimpiodoro, Diakono de Aleksandrio, Esikio de Sinajo, Leoncio Episkopo de Kipro, Leoncio de Damasko.

8-a jarcento redakti

VOL 94-95: Johano el Damasko
VOL 96: Johano el Damasko, Johano el Niceo, Johano la 4-a Patriarko Konstantinopolo, Johano el Eŭbea
VOL 97: Johano Malalasa, Andreo el Jerusalemo. Elija el Kreto, Teodosio Abukara
VOL 98: Genadio la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Kosma el Maiuma, Sankta Gregorio la 2-a Episkopo de Agrigento, anonimulo Bekuĉiano, Pantaleono Diakono en Konstantinopolo, Hadriano monaĥo, Epifanio Diakono el Katanio, Packomio monaĥo, Filoteo monaĥo, Tarasio Patriarko de Konstantinopolo
VOL 99: Teodoro Studita.

9-a jarcento redakti

VOL 100: Nikeforo la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Stefano Diakono de Konstantinopolo, Gregorio el Dekapolo, Kristoforo la 1-a Patriarko el Aleksandrio, Metodio la 1-a Patriarko de Konstantinopolo
VOL 101-103: Fotio Patriarko de Konstantinopolo
VOL 104: Fotio Patriarko de Konstantinopolo, Petro Sicilia, Petro Episkopo de Argo, Bartolomeo el Edesa
VOL 105: Niketo ('Davido') el Paflagonio, Niketo Bizanca, Teognosto la Gramatikisto, Anonimulo, Jozefo la Himnisto.

10-a jarcento redakti

VOL 106: Jozefo la Filozofo, Andreo Ĉefepiskopo de Cezareo en Kapadokio, Areto de Cezareo de Kapadokio, Johano la Geometro, Kosma Vestitor, Leono la Patricio, Atanazio Episkopo de Korinto, malgrandaj verkoj de grekaj anonimuloj
VOL 107: Leono la 6-a de Bizanco
VOL 108: Teofano la Konfesanta, Nekonata aŭtoro, Leono la Gramatikisto, kontraŭpapa Atanazio la 3-a, Anastazio la Bibliotekisto
VOL 109: Verkistoj postepoke de Teofano (laŭ la eldono de Combefisius)
VOL 110: Georgo Hamartolo
VOL 111: Nikolao la 1-a la Mistikulo patriarko de Konstantinopolo, Bazilo Episkopo de Neai Patrai, Bazilo la Plijuna Episkopo de Cezareo, Gregorio Presbitero de Cezareo, Jozefo Genesio, Moseo filo de Kefa en Sirio, Teodoros Dafnopata, Nikeforo Presbitero de Konstantinopolo, Patriarko Eutikio de Aleksandrio, Georgo Hamartolo
VOL 112: Konstantino la 7-a de Bizanco, Nikono de Kreto, Teodozo la Diakono
VOL 113: Konstantino la 7-a de Bizanco, Nikono de Kreto, Teodozo la Diakono
VOL 114-116: Simeono Metafrasto
VOL 117: Basilo la 2-a de Bizanco, Nikeforo la 2-a de Bizanco, Leono la Diakono, Hipolito de Tebo, Johano Georgido monaĥo, Ignacio la Diakono, Nilo la Eparko, Kristoforo Protoasecretis, Mikaelo Hamartolo, Anonimulo, Suida Enciklopedio
VOL 118: Oecumenius Episkopo de Trikka
VOL 119: Oecumenius Episkopo de Trikka, diversaj verskistoj pri Jus Canonicum Græco-Romanum

11-a jarcento redakti

VOL 120: Anonimulo verkisto pri la vivo de Nilo el Rosano. Teodoro Episkopo de Ikonio, Leono la Presbitero, Leono la Gramatikisto, Johano la Presbitero, Epifanio el Jerusalemo monaĥo, Aleksio Patriarko de Konstantinopolo, Demetrio Sinĉelo Episkopo de Ciziko, Niketo Kartofilakso el Niceo, Mikaelo la 1-a Kerulario Patriarko de Konstantinopolo, Samonaso Episkopo de Gaza, Leono el Okrido Ĉefepiskopo de Bulgario, Niketo Petorato (Niketo Stetatos), monaĥo studita, Johano Mauropos, Episkopo de Eŭkaito, Johano la 8-a Ksifilino Patriarko de Konstantinopolo, Johano Diakono el Konstantinopolo, Simeono la Nova Teologo
VOL 121-122: Georgo Kedreno, Mikaelo Pselo
VOL 123-126: Teofilato el Bulgario

12-a jarcento redakti

(La 127 reale enhavas ankaŭ la 11-an)
VOL 127: Nikeforo Brienio (edzo de Komnena), Konstantino Manasesa, Nikolao la 3-a la Gramatikisto el Konstantinopolo, Luko la 7-a Abato de Grottaferrata, Nikono monaĥo en Raithu, Anastazio Ĉefepiskopo de Cezareo, Niketo Seronio, Jakopo monaĥo de Koĉinobafi, Filipo Solulo, Ijobo monaĥo, Grosolano Ĉefepiskopo de Milano, Irena Dukaena, Nikeforo la 3-a el Bizanco, Niketo el Sido
VOL 128-130: Eŭtimio Zigabeno
VOL 131: Eŭtimio Zigabeno, Anaa Komnena
VOL 132: Teofano Kerameŭa, Nilo Doksapatrio, Johano Osita Episkopo de Antioĥio, Johano la 2-a el Bizanco, Isako la Katoliko de la Granda Armenio
VOL 133: Arsenio monaĥo, Aleksio Aristeno, Luko Krisobergo Patriarko de Konstantinopolo, Teoriano Filozofo, Johano Kinano, Manuelo la 1-a Konmena, Aleksio la 1-a Konmena, Androniko la 1-a el Bizanco, Teodoro Prodromo
VOL 134: Johano Zonara
VOL 135: Johano Zonara, Georgo la 2-a Ksilifino Patriarko de Konstantinopolo, Isaako la 2-a Angelo, Neofita Presbitero JohanoKilas Metropolito de Efeso, Nikolao Metropolito de Modono, Eustazio di Tessalonica
VOL 136: Eŭstacio el Tesaloniko, Antonio Melisa

13-a jarcento redakti

VOL 137-138: Teodoro Balsamono
VOL 139: Izidoro Metropolito de Saloniko, Niketo el Maroneia Metropolito de Saloniko, Johano Episkopo de Citro (Pidna), Marko la 3-a Patriarko de Aleksandrio Ĝioelo la Kronografo, Niketo Koniata
VOL 140: Niket Koniata, greka Anonimulo, Mikaelo Koniata Ĉefepiskopo de Ateno, Teodoro Episkopo de Alania, Teodoro Episkopo de Andido, Manuelo Granda Retoro de Konstantinopolo, Pantaleono Diakono de Konstantinopolo, Manuelo la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Germano la 2-a Patriarko de Konstantinopolo, Mikaelo Kumna Metropolito de Saloniko, Teodoro la 1-a de Niceo, Metodio monaĥo, Nikeforo la 2-a Patriarko de Konstantinopolo, Konstantino Akropolito, Arsenio Aŭtoreiano Patriarko de Konstantinopolo, Georgo Akropolito, Nikeforo Kumna, Papo Aleksandro la 4-a, Papo Siksto la 4-a
VOL 141: Johano Bekosa, Konstantino Meliteniota, Georgo Metokita
VOL 142: Georgo Kiprio, Atanazio la 1-a Patriarko de Konstantinopoli, Nikeforo Blemmida

14-a jarcento redakti

VOL 143: Efraim Kronografo, Teolepto Metropolito de Filadelfio, Georgo Pakimero
VOL 144: Geogo Pakimero, Teodoro Metokita, Mateo Blastara
VOL 145: Mateo Blastares, Teodolo monaĥo dirita ankaŭ Tomaso Magister, Nikeforo Kalisto Xanthopoulos
VOL 146: Nikeforo Kalisto Xanthopoulos, Kalisto kaj Ignaco Ksantiuloj monaĥoj, Kalisto la 1-a Patriarko de Konstantinopolo, Kalisto Telikuda, Kalisto Katafugiota, Nikeforo monaĥo, Maskimo Planudo
VOL 148: Nikeforo Gregora
VOL 149: Nikeforo Gregora, Nilo Kabasila Metropolito de Saloniko, Teodoro el Meliteno Magnæ Ecclesiæ Sekrelario, Georgo Lapitha la Kipria
VOL 150: Konstantino Armenopulo, Makario Krizokefala Metropolito de Filadelfio (Egiptio), Johano la 14-a Kaleka Patriarko de Konstantinopolo, Teofano Ĉefepiskopo de Niceo, Nikolao Kabasila, Gregorio Palamas
VOL 151: Gregorio Palamas, Gregorio Akindina, Barlaam el Seminara
VOL 152: Manuelo Kaleka, Johano Kiparisiota, Mateo Kantakuzeno, Kanonoj kaj Leĝaro de la Patriarkoj de Konstantinopolo, (Johano Glikis, Gesaja, Johano la 4-a Kalekas, Izidoro la 1-a, Kalisto la 1-a, patriarko de Konstantinopolo, Filoteo Kokkina)
VOL 153: Johano la 4-a Laskaris (bizanca), Filoteo Episkopo de Selimbria, Demetrio Kidona, Maksimo Krizoberga monaĥo.

15-a jarcento redakti

VOL 155: Simeono Ĉefepiskopo de Saloniko
VOL 156: Emanuelo Krisolora, Johano Kanana, Manuelo la 2-a Paleologa, Johano Anagnosta, Georgo Sfranze
VOL 157: Georgo Kodino, Dulaso la Historiisto
VOL 158: Mikaelo Glika, Johano Diakono el Adrianopolo, Jesaja el Kipro, Ilariono monaĥo, Johano Argiropulo, Jozefo la 2-a (patriarko de Konstantinopolo, Jibo monaĥo, Bartolomeo el Jano (fransciskano), Nikolao Barbaro, Venecia Patricio, Anonimulo pri la vivo de Mohamedo la 2-a
VOL 159: Laoniko Kalkokondila el Ateno, Leonardo Kiensis Ĉefepiskopo de Mitileno, Izidoro el Kiev, Jozefo Episkopo de Metono.
VOL 160: Gregorio la 3-a Mamasa, Patriarko de Konstantinopolo, Genadio la 2-a, Skolario Patriarko de Konstantinopolo, Gemisto Pletono, Mateo Kamarioto, Marko Metropolito de Efeso, papo Nikolao la 5-a
VOL 161: Bazilo Besariono, Georgo el Trabzon, Konstantino Laskaris, Teodoro el Gaza, Androniko Kalisto

Eksteraj ligiloj redakti

  • Digitaj eldonoj libere alireblaj de la Migne Patrologio
  • Latina kaj Graeca, provizitaj je fotoj altedifinitaj
  • Eldono de la Patrologio greka ankaŭ en Google books:[2]

Notoj redakti

  1. [1] Esperantigita Unua letero de Klemento el Romo.
  2. Ferdinando Cavallera, Patrologia Graeca Cursus Completus - Indices, Apud Fratres Garnier, Paris (ĉe la Fratoj Garnier, parizo), paĝo 21