Pattillo HIGGINS (5-an de decembro, 1863, Sabine Pass (Teksaso)5-an de junio, 1955, San Antonio) estis entreprenisto, memedukita geologo kaj kiu havis la karesnomon de "Profeto de Spindletop".

Pattillo Higgins
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1863 (1863-12-05)
en Sabine Pass
Morto 5-an de junio 1955 (1955-06-05) (91-jaraĝa)
en San Antonio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo geologoentreprenisto
vdr
Pattillo Higgins estas konata nun kiel Profeto de Spindletop.

Oni devis amputi lian maldekstran kruron ekde la kubuto, en aĝo de 17, pro partopreno en interpafado.

Li komence produktis brikojn per la entrepreno Higgins Manufacturing Company. Poste li observis la naftokampojn en Pensilvanio, serĉante geologiajn signojn pri la nafto. Higgins fondis en 1892 la kompanion Gladys City Oil, Gas, and Manufacturing Company kun aliaj personoj. Sed ankaŭ tiu kunlaboro finance malebliĝis kaj li kontraktis kun Anthony Francis Lucas, poste ili kun John H. Galey kaj James M. Guffey, sed tiuj lastaj apenaŭ lasis procentaĵon al Lucas kaj Higgins restis tute sen procentaĵo el la profito. La borado sukcesis en januaro de 1901, kaj la kampo donis 3 milionojn samjare kaj 17 milionojn da bareloj sekvajare.

Higgins poste vivtenis sin per spekulacia naftoborado, desegnado, inventado, kiel artisto, inĝeniero.

Li abiturientiĝis en aĝo de 45 jaroj, en 1905 adoptis 15-jaran junulinon Annie Johns, kun kiu li edziĝis post tri jaroj, spite al la skandalo. Ili havis tri infanojn.

Literaturo redakti

Robert W. McDaniel: Pattillo Higgins and the Search for Texas Oil

Eksteraj ligiloj redakti