Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Casals kaj la patrinonomo estas Defilló


Pau CASALS i DEFILLÓ (1876, El Vendrell-1973, San Juan) estis kataluna violonĉelisto kaj orkestrestro de la 20-a jarcento, je internacia rekono.

Pau Casals
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1876 (1876-12-29)
en El Vendrell
Morto 22-an de oktobro 1973 (1973-10-22) (96-jaraĝa)
en San-Juano
Tombo Cementiri del Vendrell
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Municipal Conservatory of Music of Barcelona • Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido
Subskribo Pau Casals
Familio
Patro Carles Casals i Ribes
Patrino Pilar Defilló Amiguet
Frat(in)o Enric Casals
Edz(in)o Susan Metcalfe Casals • Marta Casals Istomin
Amkunulo Francesca Vidal i Puig • Guilhermina Suggia
Okupo
Okupo violonĉelisto • dirigentokomponisto • aŭtobiografo • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en El Vendrell, provinco de Taragono (Katalunio), la 29-an de decembro 1876. Ekde de sia infaneco montris grandan sentivecon pri la muziko. Lia patro, ankaŭ muzikisto, donis al li la unuajn muzikajn konojn, kiujn Pau Casals ampleksigis per siaj studoj en Barcelono kaj Madrido. Kiam li nur estis 23-a jara jam komencis sian muzikan karieron. Li ludis en la plej bonaj aŭditorioj de la mondo. Kiel interpretisto, li alportis eblecojn de novaj teknikoj. Kiel orkestrestro, li serĉis la profundan esprimon kaj la muzikan esencon, kiun li atingis pere de la violonĉelo. Krome Pau Casals estis profesoro kaj bona komponisto, el liaj muzikaj verkoj estis menciinda “El Pesebre” ("La Kripo", litera traduko), kiu fariĝis tutmonde vera kanto al la paco.

La finiĝo de la Intercivitana Milito devigis lin ekziliĝi, kaj rezidis unue, en Prada de Conflent (Francio) kaj poste en San Juan de Puerto Rico. Paralele al lia eksterordinara muzika agado, ĉiam estis nelacigebla defendanto de la paco kaj libereco. Liaj multaj koncertoj solidaraj, siaj humanaj implikoj kaj la diversaj muzikaj intervenoj en la Unuiĝintaj Nacioj, karakterizigis lin kiel homo de paco.

Pau Casals mortis en 1973, 96-jaraĝa en San Juan de Puerto Rico. Nune liaj korpo-restaĵoj ripozas en la tombejo de El Vendrell. En Sant Salvador (municipo El Vendrell) troviĝas la muzeo de Pau Casals, tre ofte vizitata.