Paul Biya

prezidanto de Kameruno

Paul BIYA (n. la 13-an de februaro 1933 en la vilaĝo Mvomeka'a de la provinco Suda Kameruno sub la nomo Paul Biya’a Bi Mvondo) estas la dua, nun oficianta prezidanto de Kameruno ekde la 6-a de novembro 1982.

Paul Biya
Biya en la Metropolita Muzeo de Arto en Novjorko (septembro 2009)
Biya en la Metropolita Muzeo de Arto en Novjorko (septembro 2009)
Persona informo
Paul Barthélemy Biya'a bi Mvondo
Naskiĝo 13-a de februaro 1933
en vilaĝo Mvomeka'a en la provinco Suda Kameruno
Religio Romkatolikismo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Kameruno vd
Alma mater Nacia Lernejo pri AdministradoInstituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversitato de Parizo vd
Partio RDPC
Familio
Edz(in)o Jeanne-Irène Biya (mortinta)
Infanoj Emmanuel Franck Biya • Brenda Biya vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
2-a Prezidanto de Kameruno
Dum 6-a de novembro 1982 – nuna
Antaŭulo Ahmadou Ahidjo
Sekvanto Oficianta
Ĉefministro de Kameruno
Dum 30-a de junio 19756-a de novembro 1982
Prezidento Ahmadou Ahidjo
Sekvanto Bello Bouba Maigari
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li eklaboris por la prezidanto Ahmadou Ahidjo en 1962. Li fariĝis ministro-ŝtatsekretario pri la Prezidenteco en 1968, kaj sekve iĝis ĉefministro de Kameruno en 1975. Biya fariĝis prezidanto la 6-an de novembro 1982, kiam Ahidjo decidis rezigni sian postenon pro malsano. Biya spertis puĉon en 1984 (organizitan de Ahidjo laŭ certaj fontoj), okaze de kio batalis la lojala kameruna armeo kontraŭ la ribela prezidanta gardistaro. Li organizis en 1992 la unuan plurpartian baloton en la historio de la lando, kaj venkis sian politikan kontraŭulon John Fru Ndi danke al malforta plimulto. Li sekve estis denove reelektita okaze de la prezidantaj balotoj de 1997 kaj 2004.

En 2004 Biya gajnis novan baloton por sepjara mandato, danke al malkonkorda opozicio. Plie estiĝis duboj pri la honesteco de tiu baloto.

La gardistaro de Biya rimarkiĝis la 23-an de februaro 2011, kiam ĝi enkarcerigis Louis-Tobie Mbida, kiu estis la plej verŝajna kontraŭulo de Biya en la prezidanta baloto de oktobro 2011. Sekve la prezidanto ankaŭ konfirmiĝis en la balotoj de 2011 kaj 2018 por ambaŭfoje ankoraŭ sepjara mandato.