Paŭlo Dirako

angla fizikisto de la 20a jarcento
(Alidirektita el Paul Dirac)

Paŭlo Dirako, angle Paul Adrien Maurice DIRAC, naskiĝis en Bristol, Britio la 8-an de aŭgusto 1902 kaj mortis en Tallahassee, Florida, Usono la 20-an de oktobro 1984. Li estis brita fizikisto kiu dividis la Nobel-premion en fiziko en 1933 kun Erwin Schrödinger. Paul Dirac estas fama pro sia laboro en kvantuma mekaniko kaj elektrona teorio.

Paŭlo Dirako
Nobel-premiito
Persona informo
Paul Adrien Maurice Dirac
Naskonomo Paul Adrien Maurice Dirac
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1902 (1902-08-08)
en Bristolo
Morto 20-an de oktobro 1984 (1984-10-20) (82-jaraĝa)
en Tallahassee
Tombo Roselawn Cemetery vd
Religio diismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Svislando vd
Alma mater Universitato de BristolUniversitato de Kembriĝo • Cotham School vd
Familio
Patro Charles Dirac vd
Edz(in)o Margit Dirac vd
Parencoj Gabriel Andrew Dirac • Eugene Paul Wigner vd
Profesio
Okupo matematikisto • teoria fizikisto • profesorofizikistosciencisto • akademiulo • edukistoinstruistoinĝeniero vd
Laborkampo teoria fizikomatematikokvantuma meĥanikokvantuma elektrodinamiko vd
Doktoreca konsilisto Ralph H. Fowler vd
Verkado
Verkoj Diraka ekvacio ❦
Diraka delta funkcio ❦
statistiko de Fermi-Dirac ❦
Diraka fermiono ❦
diraka kombilo ❦
Diraka konstanto ❦
Diraka operatoro ❦
Diraka adjunktaĵo ❦
forto de Abraham-Lorentz-Dirako ❦
Diraka maro ❦
mezuro de Dirako ❦
diraka spinoro ❦
Diraka hipotezo pri grandaj nombroj ❦
kompleta integralo de Fermi-Dirako ❦
efiko de Kapica-Dirako ❦
Diraka krampo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dirac faris fundamentajn kontribuojn al la frua evoluo de kvantuma mekaniko kaj kvantuma elektrodinamiko. Li tenis la Lucasan Prezidanton de Matematiko ĉe la Universitato de Kembriĝo kaj pasigis la lastajn dek kvar jarojn da sia vivo ĉe Florida Ŝtata Universitato.

Inter aliaj eltrovaĵoj, li formulis la laŭ li nomatan dirakan ekvacion, kiu priskribas la konduton de fermionoj kaj kiu kondukis al la prognozo de la ekzisto de antimaterio.

Persona vivo redakti

Lia patro, Charles Dirac, naskiĝinta en Saint-Maurice en la Kantono Valezo, Svislando, estis instruisto pri la franca lingvo kaj esperantisto. Lia patrino estis origine de Kornvalo, filino de maristo. Paul havis pli aĝan fraton, Félix, kiuj memmortigis sin en marto 1925, kaj pli junan fratinon, Béatrice.

Laŭ liaj rakontoj, lia frua familia vivo ŝajne estis malĝoja pro la aŭtoritatema naturo de lia patro. Li kelkfoje parolis kun sia filo nur se la filo alparolis lin en la franca. La patro instigis la filon elvolvi la montriĝantan kapablon pri matematiko. La naturo de lia rilato al la patro estas pli nuancita en lia biografio. [1]

Li studis en teĥnika mezlernejo en Bristol, ligita al la Universitato de Bristolo, kiu emfazis sciencajn temojn kaj modernajn lingvojn. Tio estis nekutima aranĝo en tempo kiam sekundara eduko en Britio daŭre estis dediĉita plejparte al la klasikaĵo, kaj io por kio Dirac poste esprimus dankemon. Li montris jam tiam grandan talenton por matematiko.

Dirac studis elektroteknikon ĉe la Universitato de Bristolo, kompletigante sian gradon en 1921. Li tiam decidis ke lia vera vokanta emo troviĝis en la matematikaj sciencoj kaj, post kompletigado de studoj en aplika matematiko ĉe Bristol en 1923, li ricevis stipendion por fari esploradon ĉe la kolegio de St John, Kembriĝo, kie li restos por la plej granda parto el lia kariero. Ĉe Kembriĝo, Dirac plutraktis siajn interesojn en la teorio de ĝenerala relativeco (intereso kiun li pli frue akiris kiel studento en Bristol) kaj en la ĝermanta kampo de kvantuma fiziko, sub la inspektado de Ralph Fowler.

Kariero redakti

Li jam en 1926 difinis leĝon de la kvantummeĥaniko. Tiu leĝo estis okulfrape ĝenerala kaj logike simpla.

Dirac klopodis priskribi la leĝon per matematika formulo, tiel divenis, ke oni devas priskribi la elektronon per kvar ondofunkcioj. Tio helpis malkovron de la pozitrono, kiu havas saman kvanton, sed inversan ŝargon.

Post akiro de la doktoriĝa grado, li instruis en la kembriĝa universitato. Oni nomumis lin en 1932 al Lucas-profesoro pri matematiko. Li agadis en tiu pozicio ĝis 1968, kiam li transloĝiĝis en Usonon. Li iĝis honora universitata instruisto de la Florida Ŝtata Universitato (1971).

Gravaj verkoj redakti

  • La Priciples of Quantum Mechanics (Principoj de Kvantuma Mekaniko) (1930): tiu libro resumas la ideojn de kvantummekaniko uzante la modernajn formalismojn, kiu plejparte disvolvitis de Dirac mem. Ĉe la fino de la libro, li ankaŭ pridiskutas la teorion de relativeco pri elektrono per la diraka ekvacio, kiu ankaŭ estis inicita de li. Tiu laboro referenciĝis al neniuj ajnaj aliaj skribaĵoj tiamaj disponeblaj pri kvantuma mekaniko.
  • Lekcioj pri kvantuma mekaniko (1966): kun kvantuma mekaniko en kurba spactempo.
  • The Development on Quantum Theory (Disvolviĝo pri kvantuma teorio) (1971).
  • Spinors in Hilbert Space (1974).
  • General Theory of Relativity (Ĝenerala teorio de relativeco) (1975).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Barbara Lovett Cline: The Questioners: Physicist and the Quantum Theory (1965)
  • Helge Kragh: Dirac: A Scientific Biography (1990)
  • Grahan Farmelo: The Strangest Man - The Hidden Life of Paul Dirac, Mystic of the Atom (2009). Vidu recenzon en Esperanto en [2]