Paul Edgar Philippe MARTIN (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1938, en Windsor (Ontario)) estis la 21-a Ĉefministro de Kanado kaj estas iama estro de la Liberala Partio de Kanado.

La Tre Hon.
Paul Edgar Philippe Martin PK, MP, BA, LLB
Persona informo
Naskonomo Paul Edgar Philippe Martin
Naskiĝo 28-a de aŭgusto 1938
en Windsor (Ontario)
Religio Rom-Katolika
Lingvoj angla vd
Loĝloko Montrealo vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater St. Michael's College • University of Toronto Faculty of Law vd
Partio Liberala
Subskribo Paul Martin
Familio
Patro Paul Joseph James Martin vd
Edz(in)o Sheila Martin
Profesio
Okupo politikistoadvokato • entreprenisto vd
Aktiva en Otavo vd
En TTT Oficiala retejo vd
21-a Ĉefministro de Kanado
Dum 12-a de decembro 20046-a de februaro 2006
Antaŭulo Jean Chrétien
Sekvanto Stephen Harper
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Martin enoficiĝis kiel ĉefministro la 12-an de decembro 2004, transprenante la oficon de Jean Chrétien. La 6-an de februaro 2006, post kiam lia partio venkiĝis en la federacia balotado de 2006, li demisiis, kaj la ĉefministrecon transprenis Stephen Harper.

Martin estas federacia deputito por la elektodistrikto LaSalle—Émard en Montrealo depost la 1988 kaj estis Financ-Ministro de 1993 ĝis 2002. Li direktis multajn ŝanĝojn en la financa strukturo de la kanada registaro, kaj lia politiko havis la efikon ke la daŭra fiska deficito de Kanado foriĝis, parte je la kosto de multaj programoj, inkluzive sociajn servojn.

La 14-an de novembro 2004 Martin transprenis de Jean Chrétien la estradon de la Liberala Partio kaj fariĝis ĉefministro en decembro. La federacia balotado de 2004 rezultigis minoritatan registaron en kiu la Liberaluloj sub Martin retenis la povon. Parlamenta decido de fidomanko devigis la okazigon de federacia balotado la 23-an de januaro 2006, en kiu la opozicia Konservativa Partio havis minoritatan venkon. Martin restis partiestro ĝis la 18-a de marto, kiam li transdonis partiestradon al Bill Graham.

Laŭ kanada kutimo, kiel iama Ĉefministro, li portas la titolon "La Tre Honorinda" dumvive.

Frua vivo redakti

La patro de Paul Martin, Paul Joseph James Martin, franc-ontariano de duone irlanda kaj duone franca deveno, servis dum tridek tri jaroj kiel federacia deputito kaj estis ministro en la kabinetoj de kvar Liberalaj registaroj. Lia patrino, Eleanor "Nelly" Alice Adams, havis skotan, metizan, kaj irlandan devenon. Li havas unu fratinon, Mary Anne. Spite la franc-kanadan heredaĵon de lia familia arbo, Martin plenkreskis en anglalingva medio en Windsor kaj Otavo. Por doni al li ŝancon plibonigi sian regon de la franca lingvon liaj gepatroj enskribigis lin en privata franclingva mezlernejo, École Garneau en Otavo. Sekve li mallonge studis ĉe la Universitato de Otavo.

Martin daŭrigis sian studadon ĉe Universitata Kolegio de St. Michael ĉe la Universitato de Toronto kaj diplomiĝis kun BA en historio kaj filozofio en la jaro 1961. Sekvante la vojon de sia patro li sekve enskribiĝis ĉe la Lernejo de Juro ĉe la Universitato de Toronto kaj ricevis sian diplomon LLB en 1965. Li fariĝis registrita advokato en la jaro 1966.

En 1965 Martin edzinigis Sheila Ann Cowan, kaj ili havas tri filojn, Paul, Jamie, kaj David.

Antaŭ ol li kandidatiĝis por politika ofico Martin havis longan karieton en la privata sektoro kaj havis multajn postenojn en la firmao Power Corporation. En julio en 1981 oni proponis al li aĉeti la ŝipfirmaon Canada Steamship Lines, tiam filio de Power Corporation, en riska aĉetoplano partnere kun lia konatulo Lawrence Pathy. Martin kalkulis ke ili povus aĉeti la firmaon se la interezo-procentoj, tiam je rekorda alteco en Kanado, ne plialtiĝus. La partneroj akceptis la proponon, kaj la plano sukcesis: interne de kelkaj monatoj interezo-procentoj ekfalis - Martin fariĝis milionulo. Kiam li fariĝis deputito, lia deklaro pri havaĵoj listigis interalie dekojn da firmaoj tra la tuta mondo, tridek tri ŝipojn, oficej-konstruaĵojn, loĝej-konstruaĵojn, kaj kinejojn. En 2004 Forbes.com taksis la persona riĉeco de Martin je $225,000,000 (USD). Kiam li fariĝis ĉefministro, Martin transdonis regadon de siaj posedaĵoj al siaj tri filoj. Opoziciuloj ofte menciis la ligitecon de Martin kun Canada Steamship Lines, ĉefe pro ĝia kutimo uzi flagojn de oportuneco.

Kandidateco por la estrado de la Liberala Partio redakti

Financa Ministro redakti

La vojo al Ĉefministreco redakti

Ĉefministro redakti

Federacia balotado de 2004 redakti

Minoritata registaro redakti

La budĝeto de 2005 redakti

Eksterlandaj rilatoj redakti

Elektado de Guberniestro ĝenerala redakti

Malvenko de la Registaro redakti

Federacia balotado de 2006 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanada federacia balotado de 2006.

Post la federacia balotado de 2006 redakti

Alelektitoj al la Supera Kortumo redakti

Martin alelektis la sekvajn juĝistojn al la Supera Kortumo de Kanado:

Honoroj redakti

Martin havas la antaŭnoman titolon "La Honorinda" kaj la postnoma "PK" je vivo danke al tio ke li fariĝis membro de la Privata Konsilio de la Reĝino (Kanado) la 4-an de novembro 1993.[1]

Lia antaŭnoma (dumviva) titolo fariĝis la pli altgrada "La Tre Honorinda" kiam li fariĝis ĉefministro la 12-an de decembro 2003.

Distrado redakti

  • Martin aperis en epizodo de la televizia programo Corner Gas, en skeĉo kun komediisto Brent Butt.
  • Martin ankaŭ aperis en regula enkonduko de Infoman, la novaĵ/komedia programo de Radio-Canada ĝis 2006.

Referencoj redakti

  • Wilson-Smith, Anthony; Greenspon, Edward (1996). Double Vision: The Inside Story of the Liberals in Power. Doubleday Canada. ISBN 0-385-25613-2.
  • Conservative Party of Canada. Various documents.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Web Reference.. Arkivita el la originalo je 2004-08-12. Alirita 2006-09-24.

Eksteraj ligiloj redakti

27-a Ministerio - Registaro de Paul Martin
Kabineta Posteno
Antaŭulo Posteno Posteulo
Jean Chrétien Ĉefministro de Kanado
(2003–2006)
Stephen Harper
26-a Ministerio - Registaro de Jean Chrétien
Kabineta Posteno
Antaŭulo Posteno Posteulo
Gilles Loiselle Financa Ministro
(1993–2002)
John Manley
Specialaj Kabinet-respondecoj
Antaŭulo Titolo Posteulo
Jean Charest Ministro respondeca pri la Federacia Agentejo de Regiona Evoluo – Kebekio
(1993–1996)
John Manley
Antaŭulo:
Jean Chrétien
Estro de la Liberala Partio
2003–2006
Posteulo:
Bill Graham (provizora)
Antaŭulo:
Claude Lanthier
Deputito por LaSalle—Émard
1988 – present
Posten-tenanto