Paul Morin

franca esperantisto

Paul MORIN (naskiĝis en 1918, mortis la 16-an de junio 2000) estis franca esperantisto.

Li estis multjara delegito kaj turisma fakdelegito en Bourges (Francio) kaj komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto. Dum 25 jaroj li prezidis la lokan klubon, gvidis multajn kursojn kaj havigis al sia urbo tri ZEO-jn.