Paul Otlet

belga bibliografo, teozofo, pacemulo kaj entreprenisto

Paul Marie Ghuislain OTLET [pol maRI giLE otLE] (naskiĝis en Bruselo la 23-an de aŭgusto 1868, mortis samloke la 10-an de decembro 1944) estis belga bibliografo[1], teozofo[2], kreinto kune kun Henri La Fontaine de la Universala Dekuma Klasifiko (CDU) kaj kreinto de la Internacia Bibliografia Oficejo, hodiaŭ Mundaneum. Li estis kaj advokato, entreprenisto kaj aŭtoro, samkiel socialisma aktivulo, pacisto kaj kritikanto de koloniismo. Lia ambicio estis "ebligi homojn pli bone koni unu la alian, ne plu timi unu la alian kaj vivi en paco"[3].

Paul Otlet
Paul Otlet en 1937
Paul Otlet en 1937
Persona informo
Paul Otlet
Naskonomo Paul Marie Ghislain Otlet
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1868 (1868-08-23)
en Bruselo
Morto 10-an de decembro 1944 (1944-12-10) (76-jaraĝa)
en Bruselo
Tombo Etterbeek Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Hôtel Otlet vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) • Katolika universitato de Loveno • Collège Saint-Michel vd
Familio
Patro Edouard Otlet vd
Gefratoj Maurice Otlet vd
Profesio
Okupo verkistoadvokatobibliotekisto • informadikisto • inventisto • bibliografo • juristo vd
Laborkampo bibliografiokomputiko • klasifiko • informadiko vd
Aktiva en Bruselo vd
Verkado
Verkoj Mundaneum ❦
universala dekuma klasifiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Bibliografiaj indekskartoj por la "Universala Bibligrafia Sistemo" de Paul Otlet, parto de Mundaneum, hodiaŭ en Mons, Belgio.

Paul Otlet estis filo de Edouard Otlet [edŭár], konata kiel „imperiestro de la belgaj tramvojoj”. Paul Otlet studis juron, sed multe pli interesiĝis pri bibliografio kaj pro la familia kapitalo povis dediĉi sin dum la tuta vivo al sia pasio. Li, kun Henri La Fontaine, plievoluigis la klasifikon "Dewey" por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (indekskarto de 12,5 x 7,5 mm) estas ilia kreaĵo.

Mundaneum redakti

Pli detala artikolo sub Mundaneum

Paul Otlet estas ankaŭ la instiganto de la Monda Palaco-Mundaneum de Bruselo, lokita en alo de konstruaĵao kiu poste fariĝis la «Cinquantenaire». Li en tiu konstruaĵo liajn multnombrajn realigojn intencante integri ĉiujn sciojn de la mondo: muzeo de la Gazetaro, muzeo de la Libro, internacia enciklopedia Arkivo, RBU. Paul Otlet rapidas la multiplikon de la apogoj, ĉiuj same portantoj memore. Idéalement, oni povis trovi tie katalogitaj ĉiujn laborojn publikigitajn sur ajna submetitaEn siaj glgraj jarojeo, la Mundaneu  kolsekti 16 milionojn da slipoj, ksantexantj eblaj temoj. Jarcento poste, la franca ĵurnalo Le Monde nomis la projekton de universala indeksado la "paperan Google"[4].

Urboprojekto redakti

La familio Otlet estis iniciatinto de tute nova ĉemara urbeto konstruita ekde 1895 en Westende (nun parto de Middelkerke, okcidente de Oostende). Dum la unua jardeko la planadon kontrolis Edouard, poste Paul. Ĉar la finpretigo de la projekto superis la financajn kapablojn de la familio, en 1906 venis pliaj financistoj kaj la familio perdis sian influon. Westende iĝis ŝatata somerumejo de la belga, franclingva financa kaj kultura elito. La urbeto estis komplete detruita dum la unua mondmilito. Poste venis aliaj konstruaĵoj kaj nur la stratoplano kaj malnovaj poŝtkartoj memorigas la originalan aspekton.

Eblas ke Westende estis etskala provo por grandega urboplanado de Heliopolis, antaŭurbo de Kairo, ankaŭ konstruita de belgaj financistoj.

Filmo redakti

 
Kovrilo de la libro International Organisation and Dissemination of Knowledge de Paul Otlet

Filmo pri Paul Otlet estis reĝisorita de Françoise Levie[5] kaj gajnis premion en Ateno.

Bibliografio redakti

Traité de documentation : le livre sur le livre, Paul Otley, Editiones Mundaneum, 1934, p. 419

Françoise Levie, L'homme qui voulait classer le monde : Paul Otlet et le Mundaneum, Bruxelles, Les Impressions nouvelles, 2006

Le Mundaneum : les archives de la connaissance, Éditions Les Impressions nouvelles, 2008, 97 p.

Cent ans de l'Office International de Bibliographie, 1895-1995 : les prémisses du Mundaneum, Éditions du Mundaneum, 1995

Referencoj redakti

  1. (franca) Françoise Levie, L'homme qui voulait classer le monde : Paul Otlet et le Mundaneum , Les Impressions nouvelles, 2006 (ISBN 2874490229,OCLC 319800262, legeble rete [arkivo]).
  2. (franca) Paul Otlet, fondateur du Mundaneum (1868-1944) : architecte du savoir, artisan de paix, Éditions Les Impressions nouvelles, 2010.
  3. (fr) Marie-France Blanquet, Paul Otlet Arkivigite je 2014-12-16 per la retarkivo Wayback Machine [arkivo], decembro 2006.
  4. (en) «La origino de interreto en Eŭropo - Google Arts and Culure» [archive], Google Cultural Institute
  5. (fr) Benoit Bruwier, «L'homme qui voulait classer le monde» [arkivo], sofidoc.be


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti