Pauline & Paulette

Pauline & Paulette estas flandra kaj franclingva belga filmo de 2001, kiu rakontas la historion de kvar pli maljunaj fratinoj: Pauline, kiu suferas de severa evolua intelekta handikapo kaj funkcias kiel kvarjara knabino, Paulette, operetkantistino kaj vilaĝstelulino kiu posedas florbutikon kaj estas amatora aktorino, kiu servas kiel objekto de admiro al Pauline, Cecile, la pli juna fratino kiu translokiĝis al la granda urbo kaj Marta, la plej aĝa fratino, kiu heredis ĉiujn posedaĵojn de la gepatroj kaj okupiĝas nur pri prizorgado de Pauline.

Pauline & Paulette
filmo
Originala titolo Pauline & Paulette
Originala lingvo nederlanda lingvo
Kina aperdato 2001
Ĝenro filma dramo
Kameraado Michel Van Laer
Reĝisoro(j) Lieven Debrauwer
Produktisto(j) Dominique Janne
Scenaro Lieven Debrauwer • Jacques Boon
Loko de rakonto Flandrio
Muziko de Frederik Devreese
Rolantoj Ann Petersen • Bouli Lanners • Camilia Blereau • Dora van der Groen • François Beukelaers • Idwig Stéphane • Koen Crucke • Nand Buyl • Rosemarie Bergmans • Julienne De Bruyn • Magda Cnudde • Jef Demedts • Jenny Tanghe • Warre Borgmans • Ingrid De Vos
Produktinta firmao K2 Productions 
K-Star
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Marta estas sindona prizorganto de Pauline. Sed kiam Marta mortas, Paulette kaj Cecil malkovras ke estas maleble trovi terapiinstalaĵon por Pauline proksime de la loĝejo de Paulette. Ili ankaŭ malkovras ke neniu el ili povos prizorgi Pauline-n kun la dediĉo kiun Marta povis prizorgi, eĉ se ili retiriĝas de ĉiuj iliaj aliaj okupoj.

Marta testamentis la familian riĉaĵon al iu kiu prizorgos Pauline-n kaj la fratinoj Cecile kaj Paulette provas dividi la prizorgon de Pauline inter ili, sed la divido de prizorgo inter ili ankaŭ malsukcesas. Paulette ne povas daŭrigi ŝiajn antaŭajn okupojn eĉ kiel partatempa flegistino por Pauline kaj Cecile estas nekapabla daŭrigi normalan vivstilon kun sia amanto, Albert, kiam Pauline estas en ŝia prizorgo.

Albert parolas nur la francan dum Pauline nur parolas la flandran. Preter tio, Albert estas egoisma persono, kiu rifuzas preni Pauline-n en konsidero. La vivo en Bruselo, kune kun Albert kaj Cecile, ankaŭ tenas Paulinen for de Paulette - la objekto de ŝia admiro. Pauline eskapas reen al ŝia hejmurbo kaj al ŝia fratino Paulette. Paulette vokas Cecil al renkontiĝo kun la notario kaj sciigas ke ŝi elektas doni la heredon de la familio al bona kaj malproksima prizorga institucio, destinita por homoj kun intelektaj handikapoj, kiu traktos Pauline-n dum labortagoj. Paulette loĝos proksime de la institucio kaj prizorgos Pauline-n semajnfine. Cecil, kiu estas interesita pri la familia riĉaĵo, fortranĉas ĉiujn rilatojn kun ŝiaj fratinoj, post kiam la riĉaĵo forlasas iliajn manojn.

Por povi konservi kontakton kun Pauline dum la semajnfinoj, Paulette rezignas sian antaŭan vivstilon. Ŝi vendas la butikon, retiriĝas de la amatora teatro, kiu estis la centro de ŝia socia vivo, kaj luas apartamenton proksime de la institucio. Ŝi provas restarigi sian socian vivon en sia nova loĝloko, sed komencas ekkompreni ke la nura persono kiu vere zorgas pri ŝi estas ŝia fratino Pauline. Paulette akceptas la novan situacion kaj la semajnfinojn kun ŝia fratino, kiu havas intelektan handikapon, iĝas la granda plezuro de ŝia vivo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti