Paulo Coelho

Brazila verkisto (1947–)

Paulo COELHO [paŭlu koelju] (naskiĝis en la 24-a de aŭgusto 1947, en Rio-de-Ĵanejro) estas tre fama brazila verkisto, ankaŭ konata kiel la Sorĉisto pro siaj ideoj kaj spertoj kaj pro la temo de siaj verkoj.

Paulo Coelho
Persona informo
Paulo Coelho
Naskiĝo la  24-an de aŭgusto 1947(nun 1947-08-24) (76‑jara)
en Rio de Ĵanejro
Nacieco brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater St. Ignatius College vd
Familio
Edz(in)o Cristina Oiticica
Amkunulo Christina Oiticica vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • blogisto • aktorokomponisto • poeto-juristo • sciencfikcia verkisto • kantotekstisto • kantoverkisto • scienca esploristo vd
Aktiva en BraziljoTarbes vd
Aktiva dum 1982-2009
Verkado
Temoj filozofio, spirito
Verkoj La Alkemiisto
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paulo Coelho naskiĝis en familia medio katolika, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, kie li studis ĉe katolika lernejo. Konita per sia ribelemo, kiam li havis 17 jarojn, li jam tri-foje estis interniginta en psikiatrian klinikon.

En la 1960aj jaroj li iĝis hipio kaj forlasis siajn studojn por vojaĝi tra Meksiko, Ĉilio, Bolivio, Eŭropo kaj Nordafriko. Post du jaroj li revenis al Brazilo kaj komencis komponi kanzonojn kun Raul Seixas. En 1974 li estis arestita pro agoj kontraŭaj al la tiama brazila politika sistemo.

Li okupas la unuajn poziciojn ĉe listoj de plej vendataj libroj en landoj tre diversaj, kiel Usono, Meksiko kaj Hispanujo. Inter la brazilaj verkistoj li vendis plej da libroj , eĉ pli ol Jorge Amado.

En 2001 li okupis la Seĝon 21 de la Brazila Beletristika Akademio. Tamen kelkaj kritikistoj konsideras lin aŭtoro malgranda.

Antaŭe li loĝis kun sia edzino, Cristina Oiticica, duonan jaron en Rio-de-Ĵanejro kaj la alian duonon en Saint-Martin (Hautes-Pyrénéees) en Francio, kie li posedas domon. Nuntempe ili permanente loĝas en Ĝenevo, Svislando.

Verkoj redakti

En Esperanto aperis redakti

  Trovu « Paulo Coelho » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj redakti