Pave the Way Foundation

Pave the Way Foundation (PTWF) estas ne-religia organizaĵo kies celo estas: serĉi kaj identigi, kaj elimini, la ne-teologiajn obstaklojn kiuj sin intermetas inter la religioj aŭ liberaj esploroj kaj malpermesas ilian reciprokan komprenadon kaj kunlaboradon. Ĝi estis fundita de usonano Gary Krupp. Kiel programero kaj modelo de celo kaj laboro, la organizantoj instalis esploron por vidi ĉu la kvalifiko de “Papo de Hitlero” apartenus al la figuro de Pio la 12-a aŭ similus al stereotipo: fine laŭ tiuj esploroj rezultis ke temas pri stereotipo kiu foje invadis eĉ historiistojn. [1]

Pave the Way Foundation
neprofitcela organizaĵo
Komenco 2003
Geografia situo 40° 45′ 9″ N, 73° 59′ 32″ U (mapo)40.7524-73.9921Koordinatoj: 40° 45′ 9″ N, 73° 59′ 32″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Nov-Jorkio
Pave the Way Foundation (Novjorko)
Pave the Way Foundation (Novjorko)
DEC
Pave the Way Foundation
Pave the Way Foundation
Map
Pave the Way Foundation
Retejo Oficiala retejo
vdr
SENPROFITAJ ORGANIZAĴOJ
PAVE THE WAY FOUNDATION
Fondintoj = Gary Krupp, Meredith Krupp
epoko = 2003
sidejo = 253 W 35th Street,15th Floor, New York, NY 10001-1907
Administrantoj = Chairman Elliot M. Hershberg
Prezidanto = Gary L. Krupp
sekretariino = Meredith S. Krupp
kasisto = Harry M. Epstein
celo = promovi interkompreniĝon inter religioj
moto = Embrace the Similarities - Savor the Differences (Kunĝoju la similojn – gustumu la malsimilojn)
hejmopaĝo = [5]

“Pave the Way Foundation”, kies signifo sonas “Fondaĵo Konstrui la vojon”, naskiĝis en 2003 en Usono iniciate de la usona juda industriisto Gary Krupp.

Karakterizoj laŭdoj kaj agoj redakti

Ĝia fondinto okaze de konsila kaj mona helpo al “Casa Sollievo della Sofferenza" (Domo de Konforto por Suferantoj = hospitalo kreita de Patro Pio el Pietrelcina en San Giovanni Rotondo - Italio) estis honorigita kiel “Kavaliro Komandoro de la Ordeno de Sankta Gregorio la Granda dispozicie de papo Johano Paŭlo la 2-a (2-a de septembro 2006)[2]. La Honorigo ŝuldis precipe al lia deklarita intenco, stile de la ĝeneralaj celoj de lia fondaĵo, kontribui al la repacigo per interkompreniĝo kaj falo de la obstaklaj stereotipoj inter la juda religio kaj katolikismo.

PTWF stimulis kaj stimulas kulturajn interŝanĝojn, renkontojn ĉiuspecajn inter judoj kaj katolikoj laŭirante kaj laŭirigante tiun principon-moton: "Embrace the Similarities - Savor the Differences” ("Kunĝoju la similojn – gustumu la malsimilojn").

PTWF plurfoje rikoltis monon de la usonaj judoj por palestinanaj bezonuloj.

PTWF sugestis, kreis kaj antaŭenpuŝis manlibron-memuaron por israelaj gvidturistoj kaj sekurecpersonoj por ke ili kapabliĝu informige respondi al kristanoj vizitantoj la sanktajn lokojn rilate ĝuste la lokojn serĉitajn de kristanaj pilgrimoj. [3]

PTWF krom kondamni la perfortojn plenumitajn je nomo de religioj, ankaŭ konkrete helpis por elirigi el tiu inklino.

PTWF, kiu fakte jure kaj fakte agadas ankaŭ kiel Senprofita organizaĵo aktivis kiel interparolanto inter la Vatikano kaj Israela Registaro por difini la juran statuson de la katolikaj entaĵoj en Israelo kaj restadpermeisiloj por ekleziuloj responsuloj de lokaj kristanaj komunumoj. Jam la persona intervenemo de Gary Krupp montris sian efikecon kiam la israela delegitaro retiriĝis el negocado por intertraktado inter la Katolika Eklezio kaj la Israela Ŝtato: La estonta fondinto unuigis ĉirkaŭ sia ideo influajn judojn por influi sur ambaŭ partoj.

Se la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitanta la Sanktajn Lokojn povis renkonti amason da judoj kaj – sidiĝinte ĉi-foje kiel por judoj ankoraŭ ne okazis - ilin paroli. El tiu renkonto naskiĝis aliaj: kiel en 18-a de januaro 2005 en kiu 168 judaj eminentuloj vizitis la papon en Vatikano, kaj ankaŭ la akordo inter la Eldona Vatikana Librejo kaj Israela Ŝtato: unuafoje vatikanaj manuskriptoj prunte vojaĝis al Jerusalemo: ĉi kaze temis pri la manuskripto de [[[Maimonido]] (septembro 2005). Marĝene de similaĵoj venis voĉo pri la disponebleco cedi, por la Vatikana Biblioteko, al nekonta akiranto la papiruson Bodmer. [4]

PTWF kontribuis kaj kunlaboris por la diĝitigado de la manuskriptoj de la Franciskana Zorgado pri la Sankta Tero por ilia konservado kaj profigaj arĥivado kaj protekto.

Influo de la perado de PTWF estis dankeme agnoskata ankaŭ de la freŝelektita Ortodoksa patriarko de Jerusalemo Teodoro la 3-a kiam tiu lasta povis superi komplikaĵojn ĉe Israela Ŝtato kaj Jurfìdanio[5][6]

En la kazo de Richard Williamson PTWF kondamnis la vidpunkton kaj la implicitan kontraŭjudismon, kaj reasertis sian estimon por la konstitucio “Nostra Aetate” de la Dua Vatikana Koncilio, en kiu estas deklarate ke Kontraŭjudismo estas peko.

PTWF engaĝiĝas montri aktivecojn de Pio de la 12-a pro savi judojn dum la dua monda milito redakti

Tiu engaĝiĝo distingiĝis en la kunlabora kontribuo por la digitilado de la dokumentaro koncernanta la dua monda milito kaj Pio la 12-a dum la provo elimini la judan popolon por ke ĝi estu pli facile konsultebla de historiistoj kaj utiligebla ankaŭ per interreto.[7]

En septembro 2008, PTWF stimulis kaj sponsoris internacian simpozion en Romo, direktitan precipe al judoj kaj kristanoj laŭcele rekonsideri la politikan kaj karitatan agadon de Pio la 12-a rilate judojn persekutitajn. Dum la kunveno estis prezentitaj, sugeste de esploristoj de Pave the Way Foundation, dokumentoj freŝtrovitaj aŭ ankoraŭ ne sufiĉe konataj. La simpozio, al kiu enskribiĝis ĉirkaŭ 100 interesitaj historiistoj kaj ĵurnalistoj, trovis vastan eĥon en Vatikano: papo Benedikto la 16-a laŭdis la iniciaton kaj profitis por evidentigi la senlacan karitaton ekzercitan per diversaj, ofte kaŝaj, kanaloj, de Pio la 12-a.

En tiu okazo ne mankis kiuj profitis pro antaŭenirigis la beatigon de la Pio la 12-a. Sed ankaŭ ne mankis kiuj invitis Gary Krupp ne finiĝi en la manojn de tiuj kiuj esperas frakasigi la nunajn bonajn rilatojn judaj-katolikajn ĝuste per la beatigo de Pio la 12-a.[8]

Kritikoj al Pave the Way Foundation redakti

Tavoloj judaj kaj ankaŭ kelkaj voĉoj inter la katolikoj (konvenante, tamen, pri la laŭdinta agado de Pio la 12-a defende de judoj persekutitaj) kritikis la “entuziasmon” de Gary Krupp substrekante lian ne prihistorian kompetentecon. [9]

Se judaj medioj trovis ke, la perdokumenta defendo favore de Pio la 12-a, produktita de PTWF, ne sufiĉas aŭ ne validas, kaj akuzis la Foundation pri misinformigo, John T. Pawlikowski, katolika sacerdoto kaj membro de la konsilio de “Holocaust Memorial” en Usono kaj profesoro pri sociala etiko ĉe la Catholic Theological Union de Ĉikago, diris ke “la Vatikano sin senkreditigas el si mem per tiu adhero” [al studoj aŭ esploroj promociitaj de tiu Foundation).

Referencoj redakti

  1. The Jerusalem Post "Foundation says documents will show Pius helped Jews" [1] Arkivigite je 2011-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Laŭ heraldikistoj, Gary Grupp estis la sepa judo honorigita per tiu Ordeno.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-26. Alirita 2012-02-20.
  4. "Pope calls for more understanding" 1-18-2005, USA Today
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-11. Alirita 2012-02-20.
  6. http://www.ptwf.org/Downloads/TheophilusIIIhku.pdf[rompita ligilo]
  7. [2][3] Arkivigite je 2009-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
  8. En tio distingiĝis katolika historiisto Paul O'Shea [4]
  9. Ĉi rilate ne mankis kiuj substrekis ke eventuale PTWF havas aparaton kaj fine financas esploristojn

Eksteraj ligiloj redakti