Pavel Ivanoviĉ BATOV (ruse Павел Иванович Батов, naskiĝis la 20-an de majo (1-an de junio) de 1897 en la vilaĝo Filisovo, en regiono de Jaroslav, mortis en 1985, Moskvo) estis sovetia armea generalo (1955).

Pavel Batov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1897 (1897-06-01)
en Filisovo, Yaroslavl Oblast
Morto 19-an de aprilo 1985 (1985-04-19) (87-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr
Pavel Batov

Li servis en la cara armeo ekde 1915, ekde 1918 en la Ruĝa Armeo, batalis en la hispana enlanda milito, poste kontraŭ Pollando (1939), Finnlando (1940).

Li iĝis en 1941 komandanto de la tria armeo. Ekde 1942 ĝis fino de la milito, li estis gvidanto de la 65-a armeo. Li batalis ĉe Stalingrad kaj Kursk, poste sub gvidado de Rokossovskij ĝis 1945.

Post la milito li estis gvidanto de diversaj militistaj regionoj, la suda armea grupo. Li estis inter 1962 kaj 1965 generalstaba gvidanto de unuiĝintaj armeaj fortoj de la Varsovia Pakto.

Libroj redakti

Batov : Égõ földek, lángoló folyók (V pohodah i boah)

Eksteraj ligiloj redakti