Pavlo Skoropadskij

Pavlo Skoropadskij (ukraine Павло Скоропадський; naskiĝis la 15-an de majo 1873 en Wiesbaden; mortis pro aerbombado la 26-an de aprilo 1945 en Metten) estis ukraina politikisto, hetmano dum la unua mondmilito, apogita de la germanoj.

Pavlo Skoropadskij
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1873 (1873-05-03)
en Wiesbaden
Morto 26-an de aprilo 1945 (1945-04-26) (71-jaraĝa)
en Metten
Tombo Bavario
Lingvoj ukrainarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Page Corps
Subskribo Pavlo Skoropadskij
Familio
Patro Petro Skoropadsky
Patrino Q104514395
Edz(in)o Oleksandra Skoropadska
Infanoj Mariya Skoropadska • Yelyzaveta Skoropadska • Danylo Skoropadskyi • Olena Ott-Skoropadska
Okupo
Okupo militistopolitikistodiplomato
vdr
P. Skoropadskij - la lasta hetmano de Ukrainio

Post la Traktato de Brest-Litovsk - marto 1918 -, la centraj potencoj apogis Skoropadskij kaj li iĝis la 29-an de aprilo 1918 hetmano. Li kaj liaj naciaj sekvantoj batalis kontraŭ la Ukraina Popola Respubliko. Post malvenko de la germanoj, ankaŭ Skoropadskij perdis la potencon en novembro de 1918 (sekvis lin Simon Petljura) kaj fuĝis al Berlino en 1919.

Dum lia regado, oni forte apogis la ukrainan kulturon kaj instruadon. Li eldonis dekretojn pri fondo de ukrainaj universitatoj.

Literaturo redakti

  • Günter Rosenfeld (Hrsg.): Pavlo Skoropads'kyj. Erinnerungen 1917 bis 1918, Steiner, Stuttgart 1999 (Quellen und Studien zur Geschichte des östlichen Europa, Band 55) ISBN 3-515-07467-8