La Pavlofaj Insuloj (Qudugin[1] en aleuta lingvo) estas grupo de sep insuloj kiuj kuŝas sude de la insuleto Pavlof Bay en la Alaska Duoninsulo de Alasko, Usono. Ili estas parto de la Aleutoj de Alasko. La insuloj estas Dolgoi (Anganax̂six̂), Goloi (Atx̂uunŭ̂), Interna Iliasik (Iluuĝix̂ Ixsaĝdaaĝŭ̂), Ekstera Iliasik (Qagaaĝix̂ Ixsaĝdaaĝŭ̂), Popereĉnoi (Kuyagdax̂), Ukolnoi (Kitaĝutax̂̂), kaj Vosnesenski (Unatxŭ̂). Dolgoi estas la plej granda de tiu areo. Ili havas totalan areon de 206.265 km² kaj estas neloĝataj.[2]

Pavlofaj Insuloj
grupo de insuloj [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj55° 8′ 0″ N, 161° 42′ 0″ U (mapo)55.1333-161.7Koordinatoj: 55° 8′ 0″ N, 161° 42′ 0″ U (mapo)

Pavlofaj Insuloj (Alasko)
Pavlofaj Insuloj (Alasko)
DEC
Pavlofaj Insuloj
Pavlofaj Insuloj
Map
Pavlofaj Insuloj
vdr

La angla nomo de tiuj insuloj devenas el Pitka Pavalof, kreolo de rusia deveno. En 1893, Pitka Pavalof kaj Sergei Gologoff Cherosky, kreoloj de rusian-indiĝena deveno, trovis oron ĉe Birch Creek en Interna Alasko. Aliaj malkovrantoj rabis la trovaĵojn asertante ke la trovintoj estis indiĝenaj kaj senrajtaj. La malkovro allogis pliajn neindiĝenojn al la rivero Jukono kaj oni fondis urbojn.[3]

Referencoj redakti

  1. Bergsland, K.. (1994) Aleut Dictionary. Fairbanks: Alaska Native Language Center.
  2. Pavlof Islands: Blocks 2040 and 2041, Census Tract 1, Aleutians East Borough, Alaska Arkivigite je 2020-02-11 per Archive.today United States Census Bureau
  3. See Year 1893 under Section: 1867 to 1896 on the WebPage: http://vilda.alaska.edu/cdm4/timeline.pdf

55° 08′ 00″ N 161° 42′ 00″ U / 55.13333 °N, 161.70000 °U / 55.13333; -161.70000 (mapo)