Peñalba [peNJALba] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Peñalba
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22592
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 726  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 0° 2′ U (mapo)41.500833333333-0.040277777777789Koordinatoj: 41° 30′ N, 0° 2′ U (mapo) [+]
Alto 254 m [+]
Areo 156,697036 km² (1 566 9.7 036 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñalba (Provinco Ŭesko)
Peñalba (Provinco Ŭesko)
DEC
Peñalba
Peñalba
Situo de Peñalba
Peñalba (Hispanio)
Peñalba (Hispanio)
DEC
Peñalba
Peñalba
Situo de Peñalba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñalba [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Monegros, oriente de la teritorio de Bujaraloz, kaj sude de tiu de Valfarta. Estas abundaj montetoj, game inter 448 m (Las Huegas), ĉe la limo kun Ontiñena kaj Candasnos, kaj 200 m ĉe la rojo Valcuerna, kiu trapasas la teritorion sudoriente al la Akvorezervejo de Mequinenza post reteni akvon en la Akvorezervejo de Valdecabrera.

La loĝloko Peñalba (254 msm) estas je 97 km de Huesko, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas trapasata per la paga aŭtovojo AP-2 kaj la nacia ŝoseo N-2 kiu komunikas inter Bujaraloz (okcidente) kaj Candasnos oriente.

Nordokcidente: Valfarta Norde: Villanueva de Sigena Nordoriente: Ontiñena
Okcidente: Bujaraloz (Zaragoza)   Oriente: Candasnos
Sudokcidente: Bujaraloz (Zaragoza) Sude: Caspe (Zaragoza) Sudoriente: Fraga

Historio redakti

Laborante por irigaciaj vorkoj oni trovis restaĵojn de Paleolitiko, Neolitiko, Bronzepoko kaj de iberoj.[1] El tiuj oni trovis mejloŝtonojn kaj sektorojn de la ŝoseo kiu ligis Zaragozon kun Ilerdo.[2] La strategia loko sur ĉefa vojo utilis dum sekvaj epokoj.

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La unua mencio estis fondoĉarto de 1170. Poste la loko apartenis al Templanoj, kiuj havis kastelon kaj kospitalon. En 1235 la reĝo Jakobo la 1-a donis Peñalba kaj ĝian teritorion al la Monaĥejo de Sigena. Samjare okazis konfliktoj inter Fraga kaj Peñalba pro la limoj. La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[3] En 1331 Alfonso la 4-a de Aragono donis al sia edzino la reĝino Leonor Fraga kun ĝiaj domaroj, inter kiuj Peñalba. En 1710 kadre de la Milito de Hispana Sukcedo okazis la batalo de Almenara-Peñalba kun miloj da mortoj.[4]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Peñalba: oni malaltiĝis ĝis nunaj 757 loĝantoj.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de la Sankta Kruco.
  • Ermitejo de Sankta Kiteria.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti