La Pearl-indico esta tekniko por mezuri efikon de kontraŭkoncipiloj. Ĝi estas nomita laŭ la usona biologo Raymond Pearl (18791940), kiu enkondukis la indicon en 1933.

Oni dividas la mezan nombron de gravedoj neplanitaj per la nombro de uzmonatoj de la kontraŭkoncipa metodo, kies efikon oni deziras mezuri. La rezulton oni milducentoblas. Tio estas la nombro de gravedoj por 100 virinoj uzintaj la kontraŭkoncipilon dum unu jaro.