Peder Kristensen Toksvig

dana esperantisto

Peder Kristensen TOKSVIG (naskiĝis la 1-an de majo 1851 en Barslund, malgranda vilaĝo en la okcidenta parto de Jutlando, Danlando, mortis en 1931) estis pionira dana esperantisto. En 1897 li en sia urbo Nykøbing Sjælland, parto de la nuna komunumo Odsherred sur la plej granda dania insulo Selando, fondis la unuan danan Esperanto-asocion.

Peder Kristensen Toksvig
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1851 (1851-05-01)
en Barslund Knap
Morto 30-an de novembro 1930 (1930-11-30) (79-jaraĝa)
Lingvoj danaEsperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Studoj kaj unua laboro kiel instruisto redakti

Post sukcesaj studoj ĉe la Seminario de Jelling li praktikis dum pluraj jaroj kiel instruisto ĉe diversaj lernejoj. Sed en majo 1881 Peder Christensen ŝanĝis karieron kaj fariĝis redakcia sekretario ĉe la gazeto Sorø Folketidende; kun redaktoro Martin li fondis en januaro 1883 lokan popolan altlernejon: Sorø Højskole. Ĝis decembro 1892 Toksvig deĵoris ĉe diversaj gazetoj en la nordokcidenta parto de Selando. Tiam li fondis Nykjøbing Venstreblad kaj ĝin redaktis dum 8½ jaroj. En julio 1901 anstataŭigis tiun gazeton Holbæk Amts Socialdemokrat, kun Toksvig kiel redaktoro. En decembro 1904 li elmigris al Usono, alvenis tie komence de januaro 1905 kaj postvenigis siajn edzinon kaj kvar infanojn en julio de tiu jaro.

En februaro 1964 Mogens Groth skribis al Signe Toksvig (1891-1983) por peti informojn pri ŝiaj gepatroj, Peder Kristian kaj Marie Toksvig. La leteron la konata verkistino transdonis al sia frato, Frithjof, kiu tiutempe estis ellaboranta biografion pri la interesa vivo de la gepatroj.

Eksteraj ligiloj redakti