Pediatrio (aŭ infanmedicino) estas fako de medicino kiu temas pri la medicina zorgo de beboj, infanoj, kaj adoleskuloj. Medicino por infanoj malsamas de plenkreskula medicino pro grandeco kaj fizikaj malsamecoj. Iuj malsanoj afliktas la junulojn kaj maljunulojn malsame.

Alegorio de la Pediatrio ĉe la viena Wilhelminen-malsanulejo.
Pediatrino.

Pediatroj redakti

Kuracisto en ĉi tiu fako nomiĝas pediatroinfankuracisto.

La svedo Nils Rosén von Rosenstein (1706-1773) estas konsiderata fondinto de moderna pediatrio.[1] La germano Abraham Jacobi (1830-1919) estas konsiderata kiel la "patro de pediatrio" en Usono.

La sviso Beat Richner (1947-2018) estis grava pediatro en Kamboĝo.

Organizaĵoj redakti

Fakoj redakti

Pediatria kirurgio, aŭ porinfana kirurgio, estas subfako de kirurgio kiu temas pri traktado de fetoj, beboj, infanoj, adoleskoj kaj junuloj.[2]

La neŭropediatrio (ankaŭ nomata infana neŭrologio) estas la medicina fako kiu traktas la nervajn malsanojn de infanoj.

Referencoj redakti

  1. Lock, Stephen; John M. Last, George Dunea. (2001) The Oxford illustrated companion to medicine. eldonejo Oxford University Press US, p. 173. ISBN 978-0-19-262950-0.
  2. "Pediatric Surgery Specialty Description". American Medical Association, alirita la 17-an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti