La pedogenezogrundformiĝo estas la procezo de la ekesto de grundoj.

Daŭre de la grundevoluo okazas ekesto kaj ŝanĝiĝo de grundhorizontoj respektive de ties sinsekvoj, la grundoprofiloj. Oni nomas tiujn procezojn ankaŭ profildiferenciĝo, ĉar la grundoprofiloj ordinare dum sia evoluo kompleksiĝas. La nocio grundevoluo ampleksas la procezojn de la grundoformiĝo kaj metas ĝin en ĝeneralan kadron. Tipajn stadiojn de la grundevoluo oni en la pedologio klasifikas kiel grundotipoj.

Grundformiĝaj faktoroj redakti

Laŭ la tielnomata klorpto-koncepto (anglalingve clorpt), kiu konsideras la grundon kiel rezulton de la diversa efiko de ĉiu el tiuj variabloj, oni distingas jenajn faktorojn de la grundoformiĝo:

  • klimato (klimato): Tiurilate precipe gravas la precipitaĵo, kiu decidas pri la akvobilanco, kaj la temperaturo, kiu influas la intensecon de biokemiaj procezoj.
  • plantoj kaj bestoj (organikaĵoj): Aktivecoj de vivaĵoj dum humekesto (kaj la aldono de nutrosubstancoj) samkiel la mikroturbacio
  • reliefo (reliefo): Precipe etspacaj difernecoj inter grundotipoj ofte estas sekvoj de la reliefo, kiel ekzemple ŝtopiĝejakva grundo en valsituejoj, dum en pintsituejoj grundoj ofte estas ellavitaj.
  • primara (primara) (elira) materialo (anglalingve: parent material): kemia kaj minerala konsisto ekzemple de la baza petro.
  • tempo (tempo): Ankaŭ la aĝo de grundo estas grava. Ekzemple grundoj en areoj formitaj dum la glaciepokoj ordinare estas malpli profundaj.

Grundformiĝaj procezoj redakti

La sekvaj procezoj de la grundoformiĝo kombinas la grundoformiĝajn faktorojn:

  • strukturformiĝo: priskribas la kemian kaj biologian agregadon ene de la grundo, kiu formas la superan grundon. Tipaj procezoj en tio estas ŝrumpado kaj ŝvelado, kiuj estas sekvoj de la argilstrukturo.
  • humoformiĝo: estas la ŝanĝiĝo de sternaĵo al humo kaj neorganikaj finproduktoj (mineraliĝo)
  • translokiĝo: priskribas precipe la ellaviĝon, lesiviĝon, de nutrosubstancoj.
  • erozio: transformiĝo de elirmaterialo (primara materialo) per fizika dispecigo, ekzemple frostkreviĝo) kaj kemia transformiĝo.

Genezaj grundoklasifikadoj konsideras la grundoformiĝajn procezojn je la disdivido de grundotipoj, dum diagnozaj grundoklasifikadoj povas enordigi grundotipon ankaŭ sen kono de la pedogenezo.

Pliaj procezoj de la pedogenezo, kiuj estas kombino de la supre nomitaj faktoroj kaj procezoj: