Pedro Sanz
Pedro SANZ estas hispana esperantisto en la rondoj de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Pedro Sanz | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Sanz estas membro kaj estrarano de SAT, SATeH kaj partoprenas en la vivo de diversaj Esperanto organizoj. Li zorgas pri la libroservo kaj pri la retejo de SATeH[1] el 2003. Li estis ĉefa organizanto de la 86-a SAT-Kongreso okazinta inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto en Madrido. Li estas membro de la Plenumkomitato de SAT el 2015 kaj ĉefa redaktoro aŭ kunordiganto de la redakta teamo de la gazeto Sennaciulo.