Peenemünde

komunumo de Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio

Peenemünde estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Greifswald de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La teritorio estas parto de la insulo Usedom en la Balta Maro, kaj administre apartenas al la komunumaro Amt Usedom-Nord de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 349 loĝantojn.

Peenemünde
Blazono
Peenemünde (Germanio)
Peenemünde (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Antaŭpomerio-Greifswald
Komunumaro Amt Usedom-Nord
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 038371
Poŝtkodo 17449
Aŭtomobila kodo VG
Oficiala Municipokodo 13075106
Politiko
Komunumestro Rainer Barthelmes
Adreso de la administrejo Möwenstraße 1
17454 Zinnowitz
Demografio
Loĝantaro 349 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 8′ N, 13° 47′ O (mapo)54.13513.775Koordinatoj: 54° 8′ N, 13° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 3 m
Areo 24,97 km²
Oficiala retejo https://www.amtusedomnord.de/
vdr

Dum la Dua Mondmilito tuj apud la vilaĝo oni esploris kaj disvolvis la t.n. V-armilojn kiuj celiĝis esti sekretaj armiloj por la armeo "Wehrmacht" de Nazia Germanio. Post la milito la Ruĝa Armeo de Sovetunio unue fortransportis ĉiujn uzeblajn armeaĵojn, poste foreksplodigis la instalaĵojn de la nazia armeo kaj ekkonstruis sovetunian armean bazon, kiun ĝi uzis ĝis la jaro 1952 kaj poste transdonis al la tiam fondiĝanta nacia popola armeo de la socialisma ŝtato GDR. La tuta norda duono de la insulo Usedom iĝis armea zono malpermesita por aliaj civitanoj de GDR kaj des pli por eksterlandanoj. Post la reunuigo de Germanio fine de la jaro 1990, en 1993 la armea bazo malfondiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la malnova energicentralo, nun muzeo
 
la loka haveno kun sovetunia submarŝipo, nun muzee vizitebla
 
historia kapelo memore al la sveda reĝo Gustavo Adolfo