La Pekarioblanklipa pekario (Tayassu pecari) estas mamulo artiodaktulo kiu apartenas al la familio de la Tajasuedoj. La pekario similas morfologie al la tajasuo (Tayassu tajacu). Ĝi similaspektas ankaŭ al apro, sed estas morfologiaj diferencoj, nome ĝi havas tri fingrojn sur la posta membro, ĝia vosto apenaŭ ekzistas kaj ĝi havas nur 32 dentojn, inter kiuj la mordodentoj etendas suben.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pekario

Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Artiodaktiloj Artiodactyla
Familio: Tajasuedoj Tayassuidae
Genro: Tajasuo Tajassu
Tayassu pecari
Link, 1795
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kutimoj redakti

La pekario estas aktiva nokte kaj tage kaj vivas ekde Usono ĝis Argentino. Ĝi longiĝas proksimume unu metron kaj ĝia felo estas nigra kaj ĝia mentono blankeca. Ĝi vivas en grandaj aroj kun pli ol cent aruloj, kvankam la nombro de individuoj forte malpliiĝas pro la homa influo en ilia habitato.

 
Pekario kun ido

La pekario povas esti danĝera al la homo kaj al aliaj predantoj, ĉar tiu specio kiam minacata sturmas ĝian kontraŭulon kaj estas helpita de la aliaj aruloj. Tio povas okazi kelkdekope aŭ eĉ kelkcentope por ataki jaguaronpumon.[2]

Ilia gravedeco daŭras proksimume 160 tagojn kaj naskiĝas ofte du idoj.

Tiu neotropisa specio uzas glandon de dorso por elsendi fetoron kontraŭ malamikoj.[2]

Dieto redakti

Pekarioj estas ĉiovoraj. Ili manĝas fruktojn, semojn, ŝosojn, radikojn, senvertebrulojn, amfibiojn, lacertojn, birdidojn kaj eĉ kadavraĵojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 64. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  2. 2,0 2,1 Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 65.