Pekina anaso

Pekina plado de anasaĵo

Pekina anaso (ĉine 北京烤鴨, Běijīng kăoyā) estas fama anasaĵa plado de Pekino, kiu estas preparita ekde la imperia epoko. La forta nutrado de la anasoj kondukis al alterna nomo por la plado, běijīng tián yā (北京填鸭, "Pekina plenigita anaso").

Rostita Pekina anaso, tranĉita kaj preta

La haŭto de la rostita anaso estas servita trempite en sukero kaj ajla saŭco. La viando tiam estas servita per vaporita patkuko, printempocepoj kaj dolĉa fazeola saŭco. Pluraj vegetalaj pladoj estas provizitaj por akompani la viandon, tipe bastonoj de kukumo. La manĝantoj disvastigas saŭcon, kaj laŭvole sukeron, super la patkuko. Nun, la patkuko estas volvita ĉirkaŭ la viando kun la legomoj kaj manĝata mane.

Pekina anaso

La cetero de la viando estas kuirita aparte. Oni ne malŝparas tion.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj fontoj redakti