Pekseso estas kartludo por minimume du ludontoj. La ludo estas konata sub nomoj Memorize/Concentration, ankaŭ konata kiel Memory, Pelmanism, Shinkei-suijaku, Pexeso aŭ simple Pairs. Oni ludas per speciala serio de ludkartoj. La kartaro konsistas el para nombro, plej ofte 64 ludkartoj, kiuj kreas duopojn. Celo de la ludo estas trovi kiel eble plej duopojn.

PEKSESO
infanludo • surtabla ludo • solitaire
Aŭtoro William Hurter
Nombro de ludantoj 2 ĝis 6
Aĝa rekomendo 4 jaroj
Daŭro de ludo 15 ĝis 30 minutoj
Estiĝo 1959
vdr

Antaŭulon de la pekseso ni povus trovi en tradicia japana ludo kun konkoj nomata Kai awase.

En Esperanto estas eldonita serio de diversaj tiaj kartludoj per paroj kun bestoj kaj aliaj temoj sub la marko GreenRats.

Eksteraj ligiloj redakti