La Pelagaj insuloj (Isole Pelagie) estas insularo en la Mediteraneo inter Tunizio, Malto kaj Sicilio. Ili havas vulkanajn originojn.

Pelagaj insuloj
Marbordo de Lampedusa
Marbordo de Lampedusa
grupo de insuloj
Akvejo Mediteraneo
Geografia situo 35° 49′ N, 12° 38′ O (mapo)35.81666666666712.633333333333Koordinatoj: 35° 49′ N, 12° 38′ O (mapo) f1
Pelagaj insuloj (Sicilio)
Pelagaj insuloj (Sicilio)
DEC
Pelagaj insuloj
Pelagaj insuloj

Map

Nombro de insuloj 3
Ĉefa insulo Lampedusa
Tuta areo 25,47 km²f1
Loĝantoj 6 170 (2009) f2
vdr

Geografie, la insuloj apartenas al Afriko, sed politike al itala regiono (Provinco Agrigent). Ili situas ĉe la 35-a latitudo, tiel ĝi estas la plej suda punkto de Italio. La nomo venas el la greka vorto pelaghia por la marinsulo.

La insulgrupo konsistas el sekvaj insuloj:

La tri insuloj formas unu komunumon Lampedusa e Linosa. La plej malgranda insulo Lampione estas neloĝata. La loĝantoj de Lampedusa kaj Linosa vivtenas sin per fiŝkaptado, agrikulturo kaj turismo. Pro la detruado de arbaroj la naturo ŝanĝiĝis. La kondicoj estas pli severaj kaj la agrikulturo malpliiĝis.

La klimato somere estas varmega kaj malriĉa je precipitaĵo. La flaŭro estas afrika, kreskas eĉ kaktacoj, kiuj en Eŭropo tute ne prosperas. La insuloj iĝis naturprotektataj en 2002.

martestudo de specio kareto

Martestudoj redakti

En Italio la specio kareto de martestudoj havas la lastajn nestolokojn en du strandoj de la insuloj Linosa kaj Lampedusa. En aliaj lokoj la turismo okupis la strandojn de martestudoj.

La insuloj Lampedusa kaj Linosa havas tagan trafikkontakton al sicilia havenurbo Porto Empedocle. Al Lampedusa trafikas aviadilo el Palermo, dum la somera sezono eĉ el aliaj urboj.

 
marborda impreso