Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri roluloj de la helena mitologio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pelasgoj.

Pelasgo (el la greka Πελασγός, antikvanaviganto) nomiĝis diversaj roluloj de la helena mitologio, kiuj simbolas al la pelasga popolo, unu el la plej antikvaj el Grekio. Tiamaniere, ĉiu regiono generis malsamajn genealogiojn por rilati iliajn lokajn heroojn kaj reĝojn kun Pelasgo, la simbolo de la greka pralonĝantaro, kaj provi tiel komunan devenon de ĉiu popolo de la lando.

Arkadia Pelasgo redakti

Por la arkadanoj, Pelasgo estis la unua el la aŭtoktonoj[1], filo de Geo, la Tero, kaj la unua loĝanto de la regiono[2]. Esĥilo asertas tamen ke li estis filo de iu Palektono, nomo kiu signifas malnova Tero, do lia origino restus sama[3]. Li instruis liajn regatojn kiel konstrui kabanojn, vestiĝi (per iliaj tipaj ŝafofelaj aŭ porkofelaj tunikoj) kaj nutriĝi (ĉefe de glanoj, la tipa arkadia frukto). Li starigis la kultadon al Hefesto kaj al Zeŭso, en la fama kverka sanktejo de la dio en Dodono, kaj inaŭguris la kultadon al la Kabiroj. Alia versioj asertas ke li estis filo de Zeŭso mem, kaj de Niobo, la unua mortontulino amata de tiu dio. Kaj laŭ alia rakonto, lia patro estis Arestoro, filo de Jaso. Laŭ tiu tria versio, Pelasgo ne naskiĝis en Arkadio, kaj tuj post lia alveno al la regiono li fondis la urbon Farasio.[4]. Kun lia edzino (Melibeo, CilenaDejanira, laŭ la diversaj versioj), li estis patro de Temeno kaj Likaono[5], kiu sukcedis lin kiel reĝo de Pelasgio (la nomo kiun Arkadio havis tiam, pro li)[6].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de PelasgioPoste:
NeniuPelasgoLikaono

Argolanda Pelasgo redakti

Laŭ la argolandanoj, Pelasgo estis filo de Foroneo kaj Eŭropa, aŭ de Triopo (reĝo de Argo) kaj Soiso. Laŭ tiu lasta versio li estis frato de Jaso, Agenoro kaj Ĥanto, kaj patro de Lariso (la amantino de Pozidono) kaj Hipotonoo, kiu partoprenis poste la Trojan militon[7]. Li gastigis la danaidinojn kiam ili forfuĝis de Egipto. Li starigis templon dediĉitan al Demetra en Teraso, kaj skulptis la faman lignan figuron de Orfeo kiu troviĝas tie[8]. La diino ankaŭ gastis ĉe li kiam li vagadis tra Grekio serĉante ŝian filinon Persefono, kaj dankeme, instruis lin pri agrokulturo, ege profitdona scienco kiun li tuj poste aplikis en sia lando[9].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de ArgolandoPoste:
TriopoPelasgoHipotoo

Tesalia Pelasgo redakti

Laŭ la tesala versio, Pelasgo estis la patro de Kloro, do avo de Hemono, aŭ rekte patro de tiu lasta, kaj avo tiel de Tesalo, la heroo kiu nomigis la landon. Aliaj versioj asertas ke liaj gepatroj estis Pozidono kaj Lariso (do li estis nepo de la Argolanda Pelasgo), kaj ke li fondis la urbojn Argo (en Tesalio, malsama al tiu de Argolando) kaj Pelasgiotis, en Peloponezo.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de TesalioPoste:
NeniuPelasgoHemono

Aliaj personoj kun la sama nomo redakti

Krome, aliaj roluloj de la helena mitologio, nomiĝis Pelasgo, sen simboli la pelasgan tribon:

  1. Filo de Inaĥo kaj Melio, kaj patro de Likaono kaj Heziodo. Lia edzino, dependante de la versioj, estis la nimfo KilenoDejaniro.
  2. Filo de Likaono, do nepo de la antaŭa. Li, same kiel liaj fratoj, la likaonidoj, estis kruelemaj princoj kiuj eĉ mortigis ilian fraton Niktimo kaj servis lian karnon kiel vespermanĝo al Zeŭso. La dio, tiam, fulmomortigis ilin, transformis ilin en lupojn, aŭ elpratujiĝis ilin por ĉiam.
  3. Princo de Arkadio, filo de Arkado kaj do nepo de Likaono kaj pranepo de la unua roluloj priskribita ĉi tie.
  4. Pelasgo (aŭ Pelagono, laŭ Diodoro), estis unu el la du viraj filoj el oceanido Asopo kaj Metopa. Li estis patro de Izmeno, la heroo kiu nomigis la samnoman riveron, en Tebo (Beotio)[10].

Piednotoj redakti

  1. James Cowles Prichard, Researches Into the Physical History of Mankind, 3-a eldono, vol. III. Eld. Sherwook, Gilbert and Piper, Londono, 1841, paĝ. 489 [1]
  2. Paŭzanio viii.1.4.
  3. Esĥilo, Petegantinoj, 262–3.
  4. Eŭripido, Oresto, 1642
  5. A.W.Mair, The poems and fragments , Eld. Clarendon Press, Oxford, 1908, paĝ. 88.
  6. Paŭzanio viii.1.5.
  7. [[Higeno (vekisto)|]], Fabloj, 145.
  8. Paŭzanio, viii.20.5.
  9. Paŭzanio, i. 14. § 2, ii. 22. § 2; Eŭripido, Oresto, 920.
  10. Apolodoro, 3.12.6.