Peloche [pelOĉe] estas submunicipo de la municipo hispana nome Herrera del Duque, apartenanta al la provinco Badajoz (aŭtonoma komunumo Ekstremaduro). Ĝi havas 235 loĝantojn (INE 2009).

Peloche
loĝloko • loĝloko
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Badajoz
Poŝtkodo 06679
Retpaĝaro www.herreradelduque.com
Politiko
Urbestro Saturnino Alcázar Vaquerizo (PSOE) urbestro de Herrera del Duque
Demografio
Loĝantaro 235  (2009)
Geografio
Geografia situo 39° 11′ N, 5° 8′ U (mapo)39.188611111111-5.1363888888889Koordinatoj: 39° 11′ N, 5° 8′ U (mapo) [+]
Alto 386 m [+]
Peloche (Hispanio)
Peloche (Hispanio)
DEC
Peloche
Peloche
Situo de Peloche

Map

vdr

Situo redakti

Ĝi situantas je 8 km el Herrera del Duque, kaj tute apud la akvoj de la Baraĵlago García de Sola. Ĝi apartenas al la distrikto nome La Siberia kaj al la jurisdikcia teritorio de Herrera del Duque. Ĝi estas je 188 km el Badajoz nome provinca ĉefurbo.

La apudaj montopintoj estas Paredón (707 m), El Rincón (710 m) kaj Paniagua (708 m). Kelkaj havas prahistoriajn pentraĵojn, keltajn kastrojn, antaŭromiajn vojojn...[1]

Historio redakti

En 1594[2] ĝi formis parton de la distrikto tiam nomita Tierra de Belalcázar (Tero de Belalcázar) en la provinco de Trujillo.

Post la falo de la Antikva Reĝimo la loko konstituiĝis en konstitucia municipo en la regiono Ekstremaduro, ekde 1834 ĝi integriĝis en la jurisdikcia teritorio de Herrera del Duque.[3] Ne estas ties informo en la censo de 1842, sed ĝi aperas en tiu de 1857, kiam ĝi havis 138 domojn kaj 454 loĝantojn.[4]

En 1939 tiu municipo kiel tio malaperis ĉar ĝi integriĝis en la municipo de Herrera del Duque, kiam enhavis 156 domojn kaj 654 loĝantojn.

Nuntempe redakti

Nuntempe estas turisma allogejo pro plaĝoj kaj el sablo (10.374 m²) kaj el betono (16.441 m²) al la akvoj de la Baraĵlago García de Sola, proksima kampadejo, ĉasrezervejoj, rura turismo kaj junulargastejo. Eblas fiŝkaptado, banado, navigado, sportado.[5]

Referencoj redakti

  1. http://herreradelduque.com/turismo/playaspeloche.php[rompita ligilo] Retejo de Herrera del Duque, Konsultita la 18an de Oktobro 2015
  2. Libro de los Millones: Censo de loĝantaro de la provincoj kaj jurisdikciaj teritorioj de la Reĝlando de Kastilio en la 16a jarcento
  3. Cervantes Virtual[1]
  4. Municipio Código INE -06-500 [2]
  5. http://herreradelduque.com/turismo/playaspeloche.php[rompita ligilo] Retejo de Herrera del Duque, Konsultita la 18an de Oktobro 2015