Pembroke Dock estas la tria plej granda urbo de Pembrokeshire, Kimrio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 8 676 loĝantojn.

Pembroke Dock
komunumo en Kimrio • urbeto
Administrado
Poŝtkodo SA72
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 42′ N, 4° 56′ U (mapo)51.69222-4.9399Koordinatoj: 51° 42′ N, 4° 56′ U (mapo) [+]
Pembroke Dock (Kimrio)
Pembroke Dock (Kimrio)
DEC
Pembroke Dock
Pembroke Dock
Situo de Pembroke Dock
Pembroke Dock (Britio)
Pembroke Dock (Britio)
DEC
Pembroke Dock
Pembroke Dock
Situo de Pembroke Dock

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pembroke Dock [+]
vdr

La urbo fondiĝis en 1814 kiel mararmea dokejo. Meze de la 19-a jarcento konstruiĝis kazerno kaj fortikaĵoj. La dokejo fermiĝis en 1926, kaj sekvis multe da senlaboreco ĝis 1931, kiam konstruiĝis flugarmea bazo. Pro tio, la 19-an de aŭgusto 1940 la germanoj bombis la bazon, kaj plurajn semajnojn bruliĝis naftocisternoj. La bazo plejparte fermiĝis en 1957, kaj denove estas multaj senlaboruloj.