Penedono

Urbo kaj municipo en Portugalio

Penedono estas urbo de Portugalio, situanta en la nordoriento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Douro. Ĝi havas ĉirkaŭ 1 109 loĝantojn (2021).

Penedono
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 952  (2011) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 7° 23′ U (mapo)40.983333333333-7.3833333333333 [+]
Areo 133,71 km² (13 371 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Penedono (Portugalio)
Penedono (Portugalio)
DEC
Situo de Penedono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Penedono [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo Penedono, kiu havas totalan areon de 133,72 km², kaj 2 738 loĝantojn (2021), subdividita en sep fregezioj. La municipa teritorio limas norde kaj nordokcidente kun São João da Pesqueira, oriente kun Vila Nova de Foz Côa kaj Mêda, sude kun Trancoso kaj okcidente kun Sernancelhe. La teritorio estas sude de la rivero Douro kaj okcidente de la rivero Torto de sudo norden.

Historio redakti

 
Kastelo de Penedono.

Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj megalitoj (dolmeno) troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas pluraj disaj restaĵoj.

Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie. La areo de Penedono estis definitive konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro, kio sekurigis la zonon el atakoj fare de sudaj islamanoj. De tiu epoko estas la kastelo de Penedono.

Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

En Penedono naskiĝis Álvaro Gonçalves Coutinho, la fama Magriço, literaturigita de Luís de Camões en lia poemo "Os Lusíadas".

Elstaras romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 7 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj malpli ol 3 000 loĝantoj, tio estas, oni perdis pli ol duonon. Aktuale la ekonomio baziĝas sur agrikulturo, ekzemple produktado de kaŝtanoj, kiujn oni eksportas eĉ al Usono.

Submunicipoj redakti

Penedono havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Penedono.
  • Antas e Ourozinho
  • Beselga
  • Castainço
  • Penedono e Granja
  • Penela da Beira
  • Póvoa de Penela
  • Souto

Vidindaĵoj redakti

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Kastelo de Penedono
  • Dolmeno de la Kapelo de Nossa Senhora do Monte en Penela da Beira
  • Pilorioj de Penedono kaj de Souto
  • Nekropolo de Lameira de Cima, Ponto Pedrinha, Menhiro de Vale de Maria Pais, Tomboj de Faceira kaj de Lagareta do Queixo, Kapelo de Nª Sª Lameira, preĝejo kaj kapeloj de Nª Sª dos Carvalhais/de Cabeça en Antas
  • Preĝejo kaj kapelo de Beselga
  • Dolmeno de Sangrino
  • Preĝejo de Sankta Sebastiano, Kapeloj de Sankta Antonio kaj de Nossa Senhora dos Prazeres de Castainço

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Penedono en la portugala Vikipedio.