La vojo Pennine Way (pron. /ˈpɛnaɪn weɪ/) estas longdistanca, kaj plejparte altnivela, kampara piedvojo en Britio. De sia komenco en la vilaĝo Edale en la regiono Peak District en centra Anglio, ĝi iras 429km norden ĝis la vilaĝo Kirk Yetholm en Skotlando (ne longe preter la landlimo kun Anglio), transirante kampojn, montojn, arbarojn, kaj erikejojn. En 1935 oni unue proponis la kreadon de tia vojo, kaj ĝi estis oficiale malfermita en 1965.

Fotaĵo farita de sur la Pennine Way, montranta tipan pejzaĝon ĉe la vojo.