Pentano

kemia kombinaĵo
Pentano
pentano
Plata kemia strukturo de la Pentano
pentano
Tridimensia kemia strukturo de la Pentano
Kemia formulo
C15H12
CAS-numero-kodo 109-66-0
ChemSpider kodo 7712
PubChem-kodo 8003
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora rapidbola likvaĵo
Molmaso 72,151 g·mol-1
Denseco 0,626g cm−3
Fandpunkto -130°C[1]
Bolpunkto 35,2°C[2]
Refrakta indico  1,358
Ekflama temperaturo -49,4 °C[3]
Acideco (pKa) 45
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 0,130 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R12 R51/53 R65 R66 R67
Sekureco S09 S16 S29 S33 S61 S62
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H304, H336, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P271, P273, P280, P301+310, P303+361+353, P304+340, P331, P370+378, P391, P403+233, P403+235, P405, P501[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

n-Pentano estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la hidrokarbonidoj kun kvin karbonatomoj. La vorto rilatas al tri strukturaj izomeroj aŭ al ilia miksaĵo, tamen pentano reprezentas nur la rektoĉenan izomeron, la du aliaj nomiĝas izopentano aŭ metilbutano kaj neopentano. Ciklopentano ne estas izomero de la pentano ĉar pentano havas 12 karbonatomojn kaj ciklopentano dek.

Ordinare hidrokarbonidoj estas uzataj kiel brulaĵoj kaj solvantoj en laboratorio. Iliaj proprecoj estas tre similaj al tiuj de la butanoj kaj heksanoj. Pentanoj estas malmultekostaj brulaĵoj kaj la plej rapidbola likva alkano sub media temperaturo, do ili estas ofte uzataj en laboratorioj kiel solvantoj povantaj konvene kaj rapide vaporiĝi. Pro ilia senpolareco kaj manko de funkcieco, ili dissolviĝas en nepolaraj kaj alkil-riĉaj kombinaĵoj. Pentanoj estas mikseblaj kun plej ordinara nepolaraj solvantoj tiaj kiaj organikaj kloridoj, aromataĵoj kaj eteroj.

La unuaj alkanoj metano, etano, propano, butano, pentano, heksano, heptano, oktano, nonano, dekano

Referencoj redakti