Pentatlono - aŭ per pli simpla vorto kvinbatalo - estas konkurso de 5 atletikaj sportoj. La nomo devenas de la grekaj vorteroj πεντα [penta] (kvin) kaj kaj ἄθλος [athlos] (konkurso) respektive ἄθλον [athlon] (heroa ago). Konkursanton de pentatlono eblas neologisme nomi pentatleto, kvankam tiu vorto ne oftas en Esperanto kaj prefere por simpla kompreno evitindas.

Pentatlono
speco de sporto • sporta fako
plursporta sporto • kvinopo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
La pentatlono estas unue dokumentita en antikva Grekio, kaj inkluzivis la sportojn diskoĵeto kaj lancoĵeto

Antikva pentatlono redakti

La antikva pentatlono aŭ antikva olimpika pentatlono (en greka: πένταθλον) estis atletika konkurenco de la Antikvaj Olimpikaj Ludoj, kaj de aliaj Tuthelenaj Ludoj de la Antikva Grekio.

Atletikaj pentatlonoj redakti

Dum la historio de moderna atletiko, estis pluraj pentatlonoj de malsamaj unuopaj fakoj. La nuntempe plej oftaj estas la sekvaj du variaĵoj:

Eventoj de
klasika pentatlono
longosalto
lancoĵeto
200-metra kuro
diskoĵeto
1500-metra kuro

Klasika pentatlono redakti

La klasika pentatlono estis atletika sporto en la Someraj Olimpikoj de 1906 ĝis 1924. En la Somera Olimpiko 1912, Jim Thorpe gajnis la orajn medalojn kaj pri pentatlono kaj pri dekatlono, sed poste oni forprenis ambaŭ de li pro akuzo de sportista profesieco. Liaj titoloj estis reatribuitaj al li nur 70 jarojn poste fare de la Internacia Olimpika Komitato.


Eventoj de
sporthala pentatlono
60-metra barierkuro
altosalto
kugloĵeto
longosalto
800-metra kuro

Sporthala pentatlono redakti

Por ĉiu fako, poentoj estas atribuataj laŭ norma regularo. Tiuj poentoj povas esti kalkulataj ektemple en la retejo de la usona federacio de atletiko (USATf).[1] La sporthala pentatlono okazas ene de unu tago. Ĉiuj atletoj samtempe konkuras pri unuopaj fakoj, poste sekvas 30-minuta paŭzo kaj la sekva fako.

 
Tia Hellebaut gajnis la oran medalon de pentatlono en la Sporthala Monda Ĉampionumo de Atletiko en 2008

Laŭ la stato de somero 2012, Natalija Dobrinska havas la mondan rekordon de 5013 pentatlonaj poentoj, pri kio ŝi sukcesis la 9-an de marto 2012 en Istanbulo, Turkio.

La Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (angle International Association of Athletic Federations , IAAF), la tutmonda organizaĵo pri atletiko, havas virinan pentatlonan konkurson en la Sporthala Monda Ĉampionumo de Atletiko. La sportistoj konkursantoj kutime estas fakuloj pri pentatlono, ĉar la fakoj de ambaŭ konkursoj similas. Ĝis la jaro 2000, viroj ankaŭ konkursis pri sporthala pentatlono.

Moderna pentatlono redakti

Ekde 1912 en la someraj olimpikoj elstaras sporta kombinaĵo nomata moderna pentatlono, kiu kunigas diversajn sportajn fakojn kiuj tradicie ne kalkulatas kiel atletiko. Ĉi-tiu sporta kombinaĵo estis kreita de Pierre de Coubertin, kreinto de la nuntempa olimpika movado. Ĝi konsistas de la kvin sportaj fakoj: naĝo, pafado, rajdo, skermo kaj transkuro.

La Internacia Unuiĝo de Moderna Pentatlono estis kreita en 1948 en Londono por gvidi kaj evoluigi modernan pentatlonon fare de Thorne Wibohm.

Vintra pentatlono redakti

En 1948 estis prezentita la vintra pentatlono konsistanta el skikurado, pafado, rajdado, skermado kaj descendskiado.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti