La Pentrita Dezertoangle Painted Desert – estas dezerta areo sur la Kolorado-altebenaĵo en la ŝtato Arizono de Usono. Ĝi situas proksimume 1800 metrojn super la marnivelo. La arkoforma teritorio amplekas longon de ĉirkaŭ 250 kilometroj ĉe la norda bordo de la "Malgranda Kolorada Rivero" (Little Colorado River) inter la oriento de la Nacia Parko Granda Kanjono kaj kovras la arizonajn distriktojn Coconino, Navajo kaj Apache. Okcidente ĝi komenciĝas inter la Malgranda Kolorada Rivero kaj la "Eĥo-Klifoj" (Echo Cliffs), oriente ĝi finiĝas ĉe la valo de la "Nigra Rojo" (Black Creek).

tipaj rokaj klifoj en la Pentrita Dezerto

La centro de la dezerta areo pejzaĝe difiniĝas per rokegoj el multaj diversaj tavoloj de ŝtonoj. En tiuj rokoj inkluziviĝas interalie sabloŝtono, ardezo, argilo kaj vulkana cindro. La multaj koloroj, aparte ruĝecaj kaj flavecaj, sed ankaŭ aparte blankecaj kaj malhelaj, jam inspiris la unuajn hispanajn konkerintojn de la regiono ĉirkaŭ la jaro 1540 nomi la areon El Desierto Pintado. Post la konkeriĝo de la regiono fare de la precipe anglalingvaj usonaj setlistoj alvenintaj el la oriento de Usono, dum la jaro 1864 estis decidite traduki la nomon al la angla lingvo kiel nuntempe oficiala nomo.

La sudokcidento de la indiana reservejo de la navajoj situas en la areo de la dezerto samkiel la norda parto de la Nacia Parko Petrified Forest ("Ŝtonigita Arbaro"), kies centro por vizitantoj nomiĝas Painted Desert. Tie ankaŭ situas la hotelo kaj gastejo Painted Desert Inn konstruita dum la 1930-aj jaroj, kiu ekde la jaro 1987 konsideriĝas nacia historia vidindaĵo kaj post renovigo ekde la jaro 2006 estas muzeo de la nacia parko.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 35.075° norde, 109.79° okcidente