Peonidino
Kemia strukturo
peonidino
Tridimensia kemia strukturo de la Peonidino
La peonidino estas unu el la ĉefaj pigmentoj de la floro
Ipomoea purpurea.
Esplorata de ĉinaj biologoj, kiuj analizis la kunrilaton inter la petalkoloro de la Peonioj kaj ĝia komponado de antocianidinoj en 41 kultivaroj.
La beleco de la Ipomoea tricolor konfirmas la ĉeeston de peonidinoj.
Kemia formulo
C16H13O6+
CAS-numero-kodo 134-01-0
PubChem-kodo 441773
Fizikaj proprecoj
Molmaso 301,2708 ± 0,0155 g mol−1
Smiles
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H311, H331, H351, H370
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P235, P280, P281, P302, P304, P308+313, P312, P312, P340, P352, P370, P378, P403, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Peonidinopeonidolo estas organika kombinaĵo kiu apartenas al la familio de la antocianidinoj kaj prezentanta grupon de flavonoidoj. Ĝi estas vegetala pigmento tre grava kiu, asociita al la flavonoflavonoloj, donas ekzemple la rozkoloron al certaj kultivaroj de Paeonia lactiflora en Ĉinio, el kie fontas ĝia nomo. Peonidino ankaŭ ĉeestas en pluraj blufloroj de certaj specioj de Ipomoea tricolor.

Proprecoj redakti

La peonidino partoprenas en la grupo de ses ĉefaj antocianidinoj trovataj en plantoj, kune kun cianidino, delfinidino, pelargonidino, malvidino kaj petunidino. En ĉi-familio, ĝi karakteriziĝas pro la ĉeesto de grupiĝo OH en la pozicio 4 de la aromata ringo krom alia grupiĝo metoksila (R-O-CH3) en la pozicioj 3 de la aromata ringo.

Kaŭze de ĝia flaviliuma nukleo, kiu posedas fortan reakciemon kun la nukleofilaj substancoj, la peonidino estas molekulo rilative malstabila, kaj do malfacile troviĝas en ĝia pura formo en la vegetalaj histoj. La aldono de iu sukero en la karbono-3 donas al ĝia strukturo pli grandan stabilecon kaj solveblecon. Ĝenerale, la heterozidoj[1] estigitaj per kondensiĝo de la peonidino kaj unu aŭ pluraj ozoj (eventuale aciklaj) produktas antocianozidojn multe pli stabilajn.

En laboratorio, la substanco estiĝas en ĝia pura formo kiel solido kies koloroj varias inter flavgriza kaj ruĝo-bruna, solvebla en etanolo kaj akvo. Ĝi devas enstokiĝi for de la lumo.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Heterozidoj estas kemiaj substancoj estigitaj per kuniĝo de glucidomolekuloj kaj alia kombinaĵo ne glucida.