Peono (ŝako)

la plej malgrava ŝakpeco, kiu ne eblas moviĝi malantaŭen

La peono (♙♟) estas la plej malforta kaj plej multnombra peco en ŝako, kaj ĝi figuras infanterianon. Ĉiu ludanto komencas la ludon kun ok peonoj, unu en ĉiu fako de la dua linio laŭ vido de la ludanto. Laŭ algebra notado la blankaj peonoj ekas ĉe a2, b2, c2, ..., h2. Kontraŭe, la nigraj peonoj ekas ĉe a7, b7, c7, ..., h7. Peonoj estas nomataj laŭ la nomo de la vertikalo. Ekzemple, oni povas diri pri "blanka f-peono". Iufoje tamen, peonoj estas tamen nomata laŭ priskriba notado, ekz-e "blanka reĝa kuriera peono".

Peonoj estas alinormaj laŭ moviĝo kaj utilo. Malsame al ĉiuj aliaj pecoj, peonoj ne moviĝas malantaŭen. Norme peono moviĝas antaŭen je unu ĉelo, tamen, se la peono estas en sia origina ĉelo, ĝi rajtas moviĝi antaŭen je du ĉeloj. Peonoj ne povas kapti aŭ transsalti alian pecon per tia speciala du-faka movo.

Malsimile al aliaj pecoj, la peono ne kaptas sammaniere kiel ĝi moviĝas. Peono kaptas diagonale, je unu ĉelo antaŭen kaj dekstren aŭ maldekstren. Tiel ĝi povas minaci du pecojn samtempe ("forko").

Se peono sukcesas atingi la kontraŭan flankon de la ludtabulo (la unuan linion de la kontraŭulo), ĝi estas promociata al alia samkolora elektata peco, escepte de Reĝo. La peono tuj ŝanĝiĝas al damo, turo, kuriero, aŭ ĉevalo, kiu tuj efikas (ekz. efektivigas ŝakon, maton aŭ paton). Tiel, eblas havi, du damojn, tri turojn, (eĉ pli) ktp, pro promociado.

Moviĝeblecoj de la peono
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
  • peono a rajtas antaŭeniri je unu aŭ du ĉeloj;
  • peono b ne profitis tiun eblon, kaj antaŭeniros nun, nur je po unu ĉelo.
  • peono c rajtas jen antaŭeniri je unu ĉelo, jen kapti la nigran peonon d.
  • peono d, defendita de la peono e, atakas la nigrajn turo kaj damo.
  • peono f antaŭeniranta je unu ĉelo, promociiĝas al oficira peco.
  • peono g rajtas kapti la nigran peonon h, irante ĉelon h6 (vidu en passant).