José Luis Moreno Recuero, pli konata kiel Pepín Tre (Madrido, la 29-an de majo 1948) estas hispana komponisto, produktisto, verkisto, scenaristo.

Pepín Tre
Persona informo
Naskonomo José Luis Moreno Recuero
Aliaj nomoj Pepín Tre
Naskiĝo 16-an de decembro 1948 (1948-12-16) (75-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo scenaristokomponisto • televida produktoro • verkistoaktoro
TTT
Retejo http://pepintre.es/
vdr

Konata pro sia neimitebla humuro kiun li nomas "charlatanería pop" (ĉarlataneca popo) kiu konsistas el rakontado de neeblaj historioj, kun vasta vortprovizo, kiuj riĉas je mensa inĝenio, ampleksaj konoj historiaj kaj kulturaj kun kelkaj ironiecaj tuŝetoj.

Liaj kantoj enhavas certan socian kritikon, ekzemple ĉe la kanto Todos beben (ĉiuj drinkas), kiu kritikas la regionajn festojn kie bestoj estas torturataj.

En la lastaj jaroj li estis precipe konata pro apero en kelkaj humuraj televidprogramoj kiaj Ilustres Ignorantes kaj Late Motiv. Ankaŭ li ludas en diversaj teatraj haloj kiaj Galileo Galilei de Madrido.

Antaŭ tio ĉi, lia kariero dum jardekoj enfokusiĝis sur la kampo de interpretado, teatro, muziko kaj komedio ĝenerale. Li kunlaboris en la radiprogramo La rozo de la ventoj de Onda Cero kiam ĝin gvidis Juan Antonio Cebrián.

En la 70aj jaroj li verkis kantojn por aliuloj kaj eĉ mem kantis kelkajn kantojn siajn sub la kaŝnomo Gypsy.