Peptido estas polimero de aminoacidoj interligitaj per peptidaj ligoj.

  • Dipeptido; peptida ligo

Kombinaĵoj konsistantaj el du aminoacidoj nomiĝas dipeptidoj, kaj la amida ligo kiu kuntenas ilin nomiĝas peptida ligo.

          O                 O                     O       O
         //                //                    //      //
  H2N-CH-C-OH   +  H-NH-CH-C-OH  ----->  H2N-CH-C-NH-CH-C-OH  + H2O
      |                 |                    |    ^  |
      H                 CH3                  H    |  CH3
                                                  |
                                             peptida ligo

La ĉeesto de liberaj amina kaj karboksila grupoj ĉe la finaĵoj de dipeptidoj permesas la alkroĉiĝon de tria, kvara, aŭ pliaj aminoacidoj, formante tripeptidojn, kvarpeptidojn, ktp.

  • Polipeptido
Kvarpeptido

La termino peptido signifas simple ke du aŭ pli da aminoacidoj kunligiĝas. Peptidojn entenantajn 5-50 aminoacidajn unuojn oni nomas polipeptidoj.

Nomante peptidojn, oni nomas aminoacidon ĉe la libera amino-finaĵo alkilo; la aminoacido ĉe la libera karboksila finaĵo konservas la nomon de la aminoacido. Ordinare oni mallongigas strukturojn, uzante la tri-literajn simbolojn. Tiel, la strukturon de glicinalanino prezentas gly-ala. Rimarku ke dua (kaj izomera) dipeptido de glicino kaj alanino, ala-gly, ankaŭ eblas. Tiukaze, alanino estas ĉe la libera amino-finaĵo, kaj la glicino estas ĉe la libera karboksila finaĵo.

Ni povas etendi tiun metodon al tripeptidoj kaj pluraj. Ekzemple, la sinsekvo ala-ser-cys reprezentas tripeptidon.

                      O       O       O
                     //      //      //
              H2N-CH-C-NH-CH-C-NH-CH-C-OH
                  |       |       |
                  CH3     CH2     CH2
                          |       |
                          OH      SH
                      ala-ser-cys

Aldone al ĉi tiu sinsekvo, eblas kvin aliaj aranĝoj, kaj ĉiu prezentas izomeran tripeptidon. La sinsekvoj estas: ala-cys-ser, ser-ala-cys, ser-cys-ala, cys-ala-ser, kaj cys-ser-ala.

Estas 1,55 x 1066 eblaj sinsekvoj por la 51 aminoacidoj trovitaj en insulino. El tiuj eblecoj, la korpo fidinde produktas nur unu, kio ilustras la rimarkindan precizecon de la viva procezo. De la plej simpla bakterio ĝis la homa cerba ĉelo, estas produktataj nur tiaj proteinaj sinsekvoj, kiajn bezonas la ĉelo.