Per KIRKEBY (naskiĝis la 1-an de septembro 1938 en Kopenhago, mortis la 9-an de majo 2018 en Kopenhago) estis dana artisto, verkisto, reĝisoro kaj geologo Pentristo, skulptisto, kaj poeto, li estas la ĉefa reprezentanto de la nuntempa arto en Danio.

Per Kirkeby
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1938 (1938-09-01)
en Kopenhago
Morto 9-an de majo 2018 (2018-05-09) (79-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Bispebjerg Cemetery vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Familio
Infanoj Sophus Windeløv Kirkeby vd
Profesio
Okupo pentristo • skulptisto • universitata instruisto • grafikartisto • geologo • poeto • verkistofilmreĝisoro • desegnisto • kinisto vd
Laborkampo pentradoskulptarto vd
Aktiva dum 1955–2013 vd
Verkado
Verkoj Beacon ❦
Opera per Torino ❦
A Romantic Picture vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lia patro estis inĝeniero pri municipa servo de Kopenhago, kaj lia avo, pentrartisto en Kanado.

Suferinte malakutan disleksion, Per Kirkeby preferis esprimi per desegnoj, li komencis en la pentrado 14-jaraga. Li lernis pri natursciencoj en la universitato de Kopenhago kaj de 1958 al 1965, partoprenis, kiel geologo al sciencaj ekspedicioj en Gronlandon.

En 1971 li estis nacia komisaro, reprezentanto de Danio en la Bienalo de Parizo, kaj iĝis ano de la Dana Akademio en 1982.

En 2000, cerbovaskula akcidento trafis lin. Danke al grava operacio, li retrovas siajn kapablojn kaj, en 2004, povas fini freskojn por la Kopenhaga Muzeo pri Geologio, inspiritaj el siaj ekspedicioj en Gronlando.

Verko redakti

Li vivas kaj pentras en Kopenhago, kaj, somere, en insulo Læsø. Li ĉerpas inspiron de siaj pentroj el tero, ŝtonoj, likenoj, arboj, akvo, glacio... kaj estas admiranto de Paul Cézanne, Édouard Manet, Madame de Staël, Eugène Leroy kaj de la Majaa arkitekturo.

Li realigas monumentajn skulptaĵojn-arkitekturaĵojn el brikoj; unu el ili estas videbla en la Furkopasejo.

Eksteraj ligiloj redakti