Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Per Voĉo Plena [1] estas kolekto de revoluciaj poemoj de Vladimir Majakovskij.

Per Voĉo Plena
Aŭtoro Vladimir Majakovskij
Eldonjaro 1931
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ekrelo
Paĝoj 72
vdr

En Esperanto aperis redakti

La poemaron esperantigis el la rusa Sergej Rublov, Nikolao Nekrasov, Hohlov kaj Sutkovoj. La libro eldoniĝis en 1930 kaj ampleksis 71 paĝojn.

Recenzoj redakti

 
 Supermodernaj poeziaĵoj. Mi komprenis ilian sencon nur post kelkfoja tralegado. 
— 1931, Max Butin, Heroldo de Esperanto, n-ro 5
 
 Por doni plenan ideon de la verko de Majakovskij la tradukintoj estus devintaj fari kolekton el la tuta verkaro elektante la pli sukcesajn poemojn.
La volumo enhavas kelkajn kiuj eble konvenas por deklamo antaŭ entuziasma komunista amaso sed kiuj perdas sian tutan efikon por la esperantista leganto. Krom politika aedo la aŭtoro estas ankaŭ homo, kompata por la mizeruloj. Tion montras lia poemo "La Parizanino". En la interno de lia animo tiu vera poeto devas konstante batali por ricevi lokon en tiu socio kies heroldo li sentis sin : tion montras "La poeto laboristo". Kompatinda Majakovskij.
Traduko bona sed tro da preseraroj. 
— 1931(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 730

Referencoj redakti

  1. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 730, kaj en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti