Perakva malvarmigo

apartigilo

La perakva malvarmigo (pli ĝenerale perlikva malvarmigo) estas tiu malvarmiga sistemo, ĉe kiu la primara varmoforkonduka malvarmigaĵo estas akvo. Tiu metodo povas servi malvarmigon de motoro, varmocentraloj, atomelektrejoj, altfornoj, klimatiziloj, komputiloj kaj aliaj instalaĵoj. Oni uzas grandamase plej ofte akvon de apudfluanta rivero, dum la kvartaktaj eksplodmotoroj oni devas nur malofte postkompletigi la necesan malvarmigaĵon.

La perakva (aŭ perlikva) malvarmigo estas pli efika ol la peraera malvarmigo, ĉar likvoj povas forpreni pli da varmoenergio ol aero. La perakva malvarmiga sistemo estas do pli komplika ol la peraera.

Eksteraj ligiloj redakti