Permesilo estas dokumento aŭ signo atestanta, ke al ties posedanto estas permesite fari ion.

Permesiloj por transportiloj redakti

Antaŭ ol vi rajtas stiri aŭton, vi ekzemple bezonas kondukpermesilon. Por povi stiri aviadilon, bezonata estas pilota permesilo.

Komputilaj permesiloj redakti

Por komputilaj programoj kaj datumoj permesiloj ankaŭ estas uzataj. Por libera programaro estas ekzemple uzata Publika Permesilo de GNU, dum la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj estas simila al la GPL, sed por dokumentoj, ne programoj.

Krea komunaĵo estas neprofitema asocio, kiu disponigas diversajn permesilojn por datumoj en interreto.

La Mozilla Public License (angle, "Publika Permesilo de projekto Mozilo", angla mallongigo MPL) estas libera, malfermkoda kaj detala permesilo de komputilaj programoj. La licencaj difinoj estas evoluigitaj kaj subtenitaj per la Mozilla-Fondaĵo.

Vidu ankaŭ redakti