Nuntempe, persa kato apartenas al la plej konataj kaj plej popularaj katoj. Preskaŭ ĉiu kapablas imagi, kiel ĝi aspektas. Tamen malgraŭ sia disvastigo en tuta mondo, por multaj homoj persa kato daŭre estas simbolo de riĉeco kaj lukso, ĉefe dank'al siaj longaj silkecaj haroj kaj kapo pli ronda ol tiu de aliaj rasoj. Bedaŭrinde tiuj fajnegaj haroj postulas grandan zorgon kaj almenaū ĉiutagan unuhoran kombadon. Eble pro tio, oni nuntempe ne povas vidi en kat-ekspozicioj tiom multe da persaj katoj kiel antaŭe foje.

Persa kato
Aliaj nomoj Longhara
Persa longharo
Deveno Irano (Persio)
Rasaj normoj
FIFe normaro
CFA normaro
TICA normaro
AACE normaro
ACFA/CAA normaro
ACF normaro
CCA normaro
Hejma kato (Felis catus)
vdr
persa kato aspektas impone eĉ se milda

Deveno, historio redakti

Persa kato estas unu el la plej malnovaj rasoj. La unuaj persaj katoj estis enkondukitaj en Eŭropo antaŭ pli ol 300 jaroj de vojaĝantoj el oriento kaj ili estis donacitaj al tiama aristokrataro. Verŝajne la unua homo, kiu konatigis Eŭropon (precipe Brition) kun persaj katoj estis itala vojaĝanto Pietro della Valle (1586-1652), kiu pasigis 4 jarojn en Persio, kie li interesiĝis pri tiuj ĉi katoj. Samtempe aperis en Britio kaj en Francio longharaj angoraj katoj, kiun alprenis vojaĝanto Nicolas Claude Fabri de Peiresac. Ili aspektis simile kiel persaj katoj kaj tiu ĉi du rasoj rapide iĝis tre popularaj en la tuta lando. Oni povas diri, ke malgraŭ sia nomo, la persa kato estis ekbredita en Britio, ĉar ĉirkaŭ la jaro 1870 komenciĝis serioza bredado kun la celo konservi rondan vizaĝon kaj fajnegajn harojn de la persa kato. En la 19-a jarcento, oni uzis por bredado de persaj katoj ankaŭ angorajn katojn, sed baldaŭ la nombro da persaj katoj estis sufiĉe granda kaj angoraj katoj jam ne plu estis bezonataj. Hodiaŭ temas pri du diversaj rasoj.

La unu nacia ekspozicio de katoj en "Crystal Palace" (1871), kiu okazis en Londono jam bonvenigis multe da persaj katoj. Tiamaj popularaj koloroj de haroj estis nigrablanka kaj precipe blua. Tamen la katoj ne aspektis kiel la nunaj. Ili nur havis la samajn longajn harojn kaj grandan korpon, sed ne ekzistis iuj mondaj normoj. La nuna aspekto estas la rezulto de faka longtempa bredado, sed ankaŭ tie oni povas vidi diferencojn inter katoj el Usono kaj el Eŭropo. La katoj alvenis en Usonon baldaŭ post tiu ekspozicio kaj ankaŭ tie iĝis tre popularaj. En la jaro 1903, amerikaj bredistoj kreis siajn proprajn normojn kaj tiam aperis naciaj deziroj. En Anglio bredistoj preferis malpli grandan korpon kaj la aspekton similan al la unuaj persaj katoj, sed en Usono la celo estis fortika korpo, abundaj haroj kaj ekstreme mallonga nazo. Tiu ĉi tipo de katoj nomiĝas "moderna tipo" kaj nuntempe ĝi estas plej ofta.

Oficiala normo kaj aspekto redakti

Persaj katoj havas malmulte da katidoj, kutime nur 2 aŭ 3. Fajna longa hararo ekaperas je la aĝo inter 6 semajnoj kaj 2 monatoj, sed ĝi havas sian finan aspekton post 2 jaroj ekde naskiĝo. Unukoloraj katidoj povas havi harojn iomete striitan, sed tiuj ĉi signoj malaperas dum kreskado. Persaj katoj havas diversajn kolorojn, nuntempe oni konas pli ol 60. Se ili havas unu koloron, ĝi estas blanka, nigra, ruĝa, blua, ĉokoladbruna; alie ili povas prezenti miksaĵon el tiuj ĉi koloroj, estante katoj du- aŭ tri-koloraj (notinde, nur la femaloj povas esti trikoloraj). Tiuj de tipo ĉinĉila estas arĝente blankaj aŭ orecaj. Notinde, la unukoloraj persaj katoj normale havas bronzo-kolorajn okulojn, sed ekzistas variantoj, precipe blankfelaj, kun bluaj aŭ verdaj okuloj.

Ĝenerale persa kato devas plenumi tiun ĉi normojn:

  • Kapo estas ronda kaj granda kun mallonga nazo kaj tre larĝa kranio. Ĝi estas sur mallonga fortika kolo. Frunto estas rondema kaj bone volbita.
  • Okuloj estas grandaj, rondaj kaj malfermitaj. Distanco inter ili estas granda. Koloro estas radia, frapanta kaj ĝi devas harmonii kun la koloro de haroj.
  • Oreloj estas malproksime unu de alia. Ili estas malgrandaj kun rondaj pintoj kaj kun viloj en orelaŭriklo.
  • Korpo estas fortika kaj mallonga kun malaltaj gamboj. Piedoj estas rondaj kaj inter fingroj troviĝas viloj.
  • Vosto estas mallonga kun multe da haroj.

Koloroj redakti

Persaj katoj povas havi diversajn kolorojn. Nuntempe estas agnoskita pli ol 60.

Unukoloraj katoj redakti

Persa blanka kato: La ĉefa postulo estas neĝblanka kaj radia koloro sen aliaj nuancoj. Tamen tiu ĉi hararo postulas grandan zorgon pri pureco kaj bontenado. La koloron kaŭzas geno W, kiu plene blokas aliajn genojn de koloroj. FIFe nuntempe agnoskas 3 blankajn variantojn kun kodoj:

  • PER w 61 persa blanka kun bluaj okuloj
  • PER w 62 persa blanka kun oranĝkoloraj okuloj
  • PER w 63 persa blanka kun diverskoloraj okuloj

Persa blua kato: La blua koloro estas agnoskita ekde la jaro 1898 kaj nuntempe temas pri la plej populara koloro. Bluaj katidoj kutime havas helan bluan hararon, kiu poste malheliĝas. La kodo de la tipo laŭ FIFe estas PER a.

Persa ruĝa kato: Kune kun blua koloro temas pri tre malnova varianto. Pura ruĝa koloro estas rara, ĉar ofte hararo estas striita aŭ aperas blanka pinto de vosto. La kodo de la tipo laŭ FIFe estas PER d.

Persa nigra kato: Persaj pure nigraj katoj estas nun ege dizarataj, ĉar multe da katoj havas blankajn makulojn. Iam malgrandaj makuloj povas malaperi post la aĝo de 18 monatoj, kiam aperas la fina koloro. La kodo de la tipo laŭ FIFe estas PER n.

Persa kremkolora kato: La unuaj kremkoloraj katoj aperis hazarde post bredado de ruĝaj kaj bluaj katoj. En Britio, la koloro ne havis sukceson dum multaj jaroj kaj ĝi estis indikita kiel "nesufiĉa ruĝa". Eĉ nun kremkoloraj katoj devenas ĉefe el Usono. La kodo de la tipo laŭ FIFe estas PER e.

Persa ĉokoladbruna kaj lila kato: Tiuj ĉi du koloroj ne estas ĉie agnoskitaj kaj ekzemple en Usono temas pri du diversaj rasoj kun nomoj himalaj kato kaj kaŝmira kato. Iliaj kodoj laŭ FIFe estas PER b (ĉokoladbruna) kaj PER c (lila).

Dukoloraj katoj redakti

Alia kategorio estas dukoloraj katoj, kiam unu koloro estas blanka. La blanka estu sur ĉiuj gamboj, sur ventro, nazo kaj sur brusto. Ambaŭ koloroj - blanka kaj la alia - devas esti en harmonio. En Usono estas agnoskita nur bluablanka, nigrablanka, ruĝablanka kaj kremblanka. FIFe agnoskas en varianto kun blanka ĉiujn kolorojn. La kodo de la tipo laŭ FIFe estas PER litero de baza koloro 03.

Speciala tipo de tiuj ĉi dukoloraj katoj estas persa arlekeno. La blanka koloro superas, ĝi deva estis sur kvin sesonoj da korpo. FIFe agnoskas ses variantojn de arlekeno kun kodoj:

  • PER n 02 persa arlekeno nigrablanka
  • PER d 02 persa arlekeno ruĝablanka
  • PER a 02 persa arlekeno bluablanka
  • PER e 02 persa arlekeno kremblanka
  • PER b 02 persa arlekeno ĉokoladbruna-blanka
  • PER c 02 persa arlekeno lilablanka

Katoj kun harpinta kolorŝanĝo redakti

La tria kategorio estas katoj kun harpinta kolorŝanĝo (angle tipping). Tio signifas, ke sur unu vilo estas diversaj koloroj.

Persa fumkolora kato: Tiu ĉi koloro aperis en kat-ekspozicioj en Britio dum la 70-a jaroj de la 19-a jarcento, sed tiam ĝi estas sufiĉe rara. La nombro de fumkoloraj katoj grandiĝis ekde la fino de la Dua mondmilito. La vilo havas bone videblan harpintan kolorŝanĝon: du trionoj havas bazan koloron kaj ĉe la radiko estas arĝente blanka koloro. FIFe agnoskas ses variantojn de tiu ĉi varianto kun kodoj:

  • PER ns persa nigre fumkolora
  • PER as persa blue fumkolora
  • PER ds persa ruĝe fumkolora
  • PER es persa kremkolore fumkolora
  • PER bs persa ĉokoladbrune fumkolora
  • PER cs persa lile fumkolora

Persa kato arĝente ombrita: La koloro estas malnova, sed dum multe da jaroj ĝi ne estis agnoskita de grandaj organizoj. FIFe agnoskis ĝin en la jaro 1976. La vilo havas unu kvaronon en baza koloro kaj la arĝenta harpinta kolorŝanĝo estas nur sur kapo, oreloj, vosto kaj sur dorso. FIFe agnoskas 4 variantojn de ombritaj katoj:

  • PER ns 11 persa arĝenta nigre ombrita
  • PER as 11 persa arĝenta blue ombrita
  • PER bs 11 persa arĝenta ĉokoladbrune ombrita
  • PER cs 11 persa arĝenta lile ombrita

Persa kato ruĝe ombrita: Persaj katoj kun ruĝa harpinta kolorŝanĝo (ĝi nomiĝas kameo) unuafoje aperis en Usono en la jaro 1934 kaj la koloro estis agnoskita de FIFe en la jaro 1975. Same kiel persaj fumkoloraj katoj temas pri malofta tipo kaj oni ne povas vidi ilin dum kat-ekspozicioj tre ofte. FIFe agnoskas 12 variantojn.

Persa ĉinĉilo: Nuntempe tiu ĉi varianto estas tre populara dank'al tre fajnegaj haroj, eĉ pli ol estas kutima ĉe persaj katoj. Oni distingas du variantojn de ĉinĉilo laŭ la koloro de la harpinta kolorŝanĝo: persa arĝenta kaj ora. Ambaŭ variantoj havas grandajn verdajn okulojn kaj povas esti ombritaj de blua, nigra, ĉokoladbruna kaj lila koloro.

Karaktero, sinteno redakti

Ilia karaktero estas milda, kvieta, facile adaptiĝanta al cirkonstancoj, male al ties bildo ili estas tiom eksteramaj kaj "sport"amaj kiom la aliaj rasoj. Nur la emo ofta de iliaj posedantoj fari el ili luksajn aĵojn kredigas, ke ili estas pli fornosidaj.

Persaj katoj pli ol aliaj havas problemojn pri la spira aparato, inklude de la sinuso.